AKADEMIO DE ESPERANTO

El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"

Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 5

Esprimo de la aganto en komplementa funkcio *

  1. Post ita/ata/ota-vorto, la aganto estas indikita per DE. Ekz-e, ŝi estas amata de ĉiuj (6-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko).
  2. Post o-vortoj DE povas indiki la aganton, se neniu alia koncernato estas ebla. Ekz-e, la kanto de la birdoj, la projekto de la inĝenieroj (Fundamento), la parolado de la oratoro, k.s.
  3. Por indiki la aganton post o-vortoj en aliaj kazoj, la plej ĝenerale akceptita formo estas FARE DE. Ekz-e, la akcepto de la kongresanoj fare de la urbestro; la traduko de Hamleto fare de Zamenhof.

La Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko
Michel DUC GONINAZ

La Prezidanto de la Akademio
D-ro André ALBAULT

*) Julio 1986, C. 152, Aldono A; vd. La Letero de l'Akademio, n-ro 1, Oktobro 1987.

Oni cetere notu jenon:

La voĉdonota teksto (C. 151, Aldono B) entenis jenan kvaran artikolon:

4. La uzo de FAR en la sama funkcio estas ankaŭ akceptebla. Ekz-e, la akcepto de la kongresanoj far la urbestro.

Sed dum la tri unuaj artikoloj estis akceptitaj de granda plimulto, la kvara ricevis nur unu voĉon super la tiama absoluta plimulto: neniu povas do pretendi, ke la Akademio rifuzis la prepozicion FAR, des pli ke la artikolo 3 aludis aliajn formojn ol FARE DE.

Tamen la pozitive voĉdoninta Prezidanto decidis apliki la regulon de la 2/3 al tiu demando, kiel al lingva novaĵo (art. 23 de la Statuto); efektive li volis per tio eviti senfinajn diskutojn, ĉar pluraj forte deklaris sian oponon al oficialigo de FAR, pro tio ke estas tute nekutime retroderivi kaj krei prepozicion el "verba radiko" aŭ el kiu ajn alia radiko; aliaj dume kaj ne malpli forte subtenis la ideon, ke por tiu evidenta kaj escepta bezono la lingvo sukcesis krei al si oportunan kaj taŭgan rimedon el si mem, t.e. sen elekstera deprunto.

Aliparte la Direktoro de la Gramatika Sekcio kontestis, ke temas pri lingva novaĵo.