La Akademio de Esperanto faris diversajn rekomendojn pri landnomoj en Esperanto. Tiuj decidoj celas helpi al pli unueca uzado. Ĉi tie aperas la esencaj tekstoj en la Studado pri landnomoj, kiu estis publikigita en Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11), kaj ankaŭ parto de la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
Legeblas ĉi tie ankaŭ nova decido pri "Koreo" kaj "Egipto".
Atentu, ke en la Listo de Normaj Landonomoj estas pluraj neaktualaĵoj pro ŝanĝoj geografiaj kaj politikaj en la mondo.
Kiam la landnomaj decidoj estis unue publikigitaj, okazis kelkaj bedaŭrindaj miskomprenoj pro puraj mislegoj de la teksto. Por pli bona kompreno atentu la enkondukan tekston pri toleremo kaj la enkondukan tekston de la Listo de Normaj Landnomoj.