AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 3 - 2006 10 07

Pri la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

La Akademio de Esperanto laboras de Decembro 2003 pri oficialigado de vortoj en la Naŭa Oficiala Aldono (9OA). En Aŭgusto 2006 la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro finis sian laboron pri 9OA per Sekcia voĉdonado, kiu rezultigis Raporton, kiu nun kuŝas ĉe la Estraro de la Akademio. Pri tiu Raporto diskutos la Pleno, kaj poste sekvos laŭplane tut-akademia voĉdonado.

Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ĝi esperas, ke ĝiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.

En antaŭaj Oficialaj Aldonoj la radikoj kaj vortoj estis klarigitaj precipe per tradukoj en naciajn lingvojn, ĉefe en la kvin naciajn lingvojn de la Fundamento, sed ankaŭ en aliajn lingvojn. Sed oni uzis ankaŭ difinojn en Esperanto, precipe en la Aldonoj Sepa kaj Oka. En la projekto de 9OA uziĝas nur difinoj en Esperanto sen tradukoj nacilingvaj. Multajn el la difinoj akompanas helpaj ekzemploj.

En la nun proponata Raporto pri Naŭa Oficiala Aldono la jenaj 209 vortoj kandidatas por oficialigo:

adrenalino, agresi, aidoso, akupunkturo, alergio, algoritmo, amebo, amendi, anĉo, Antarkto, antibiotiko, anuso, aperitivo, areo, Arkto, asbesto, aspirino, avokado, bankedo, baskulo, beletro, bemolo, betono, bito, bizono, blufi, boaco, bradipo, brito, brokolo, burokrato, cico, cirkumcidi, ĉampiono, ĉasio, ĉimpanzo, ĉino, defii, delto, demografio, detektivo, dieso, diskriminacii, dizerti, drasta, drivi, ekologio, etikedo, etno, etnologio, etoso, eŭfemismo, eŭkalipto, eŭro, farĉo, feki, festivalo, folkloro, foto, framo, frustri, furzi, galaksio, geno, genro, giĉeto, glisi, grafiko, gujavo, hormono, ideologio, ikso, inflacio, insulino, ipsilono, Israelo, japano, ĵazo, ĵokeo, ĵudo, kalcio, kampanjo, kancero, kanguruo, kapsiko, karoserio, kasedo, katapulto, kibuco, kimono, kiosko, klitoro, klono, kodo, kodekso, kohera, komenti, kompakta, komputi, kondomo, konekti, kooperativo, kramfo, kromosomo, kuo, kurzo, kvakero, kvorumo, lanĉi, lasero, leŭkemio, limfo, magnetofono, majonezo, majusklo, mandarino, mango, manioko, mateo, matrico, melongeno, menstrui, mesaĝo, minusklo, miraĝo, modemo, muldi, nano, omaĝo, organika, orgasmo, pankreato, papriko, pavilono, penicilino, peniso, periskopo, persvadi, petalo, pico, piĵamo, pikniko, pingveno, pisi, poleno, polpo, prestiĝo, prostato, proteino, pubo, pulpo, pundo, radaro, radiografi, rakedo, reĝisoro, rezolucio, roboto, ronĝi, rotacii, ruleto, saksofono, salikoko, satelito, sesio, silicio, skani, skeĉo, skolto, specifi, spekti, stabila, stagni, statuto, stereofonio, stiri, stoko, strangoli, sugesti, ŝalti, ŝenoprazo, ŝoki, ŝtormo, taksio, tanko, tapiro, telepatio, teniso, testo, tonsilo, torturi, transistoro, treti, tribo, tukano, tumoro, unio, Usono, vagino, vakuo, valuto, vando, versio, virtuala, viruso, vitamino, vodko, vulvo, zipo.

En la Sekcia voĉdonado pri la projekto de 9OA partoprenis 20 el la 32 Sekcianoj. 1 vorto ricevis 16 jesojn. 10 vortoj ricevis po 17 jesojn. 53 vortoj ricevis po 18 jesojn. La ceteraj ricevis po 19 jesojn. Unu Sekciano voĉdonis sindetene pri ĉiuj vortoj. Sekciaj voĉdonadoj estas libervolaj kaj ili ne estas regulitaj de la Akademia Statuto. Ili servas nur por prepari Raporton al la Pleno, kiu poste faras la efektivan decidon laŭ la Statutaj reguloj. La ĉi-antaŭaj vortoj do ankoraŭ ne estas oficialigitaj. Ili fariĝos tiaj nur se ili estos aprobitaj en la preparata tut-Akademia voĉdonado.

Detalaj informoj pri jam oficialigitaj radikoj troviĝas en la TTT-ejo de la Akademio:

http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/

http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html#klarigoj


La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro, Bertilo Wennergren.