La Akademia Vortaro prezentas la oficialajn kaj Fundamentajn lingvoelementojn de Esperanto. Ĝi enhavas ankaŭ oficialajn difinojn, sed ankoraŭ ne por ĉiuj elementoj.
Por trovi elementojn, uzu la serĉilon.
La nuna TTT-a versio de la Akademia Vortaro estas pli simpla, sed kredeble pli rapida, ol la antaŭe instalita versio. Ĝi nun enhavas iom pli da oficialaj difinoj - precipe el la 4a kaj 7a Oficialaj Aldonoj.
Por ke vi povu bone uzi la Akademian Vortaron, necesas ke via TTT-legilo akceptu t.n. kuketojn. Per kuketoj konserviĝas personaj agordoj, memoro pri farita serĉo k.s.
La serĉilo serĉas nudajn elementojn, ekz. KUR, MAL (ne "kur/i" aŭ "mal/o", nek "kuri" aŭ "malo"). En la serĉokampo oni povas enskribi elementon, ekz. KUR, MAL, AL (ne tutajn vortojn), aŭ parton de elemento.
En serĉesprimoj oni povas uzi la jenajn specialsignojn:
Se oni do enskribas ekz. la serĉesprimon ?ON, la serĉilo montras BON, DON, FON k.t.p. Se oni enskribas ekz. L*N, la serĉilo montras LAGUN, LAMEN, LAN, LANTERN k.t.p. Se oni enskribas ekz. *A, aperas A, BALA, BOA k.t.p.
La serĉado ne atentas la diferencon inter majuskloj kaj minuskloj.
Vi povas skribi serĉesprimojn kun veraj Esperantaj supersignaj literoj, se la retumilo regas Unikodon. Oni ankaŭ povas uzi ^ post la koncerna litero. Tiam dusignaĵo kiel c^ kalkuliĝas en la serĉado kiel unu sola signo. Anstataŭ ^ oni povas egale uzi X, x aŭ ~.
Oni povas limigi la serĉon al diversaj partoj de la aro de Fundamentaj kaj oficialaj lingvoelementoj: nur Fundamentaj elementoj, nur elementoj el la Unua Oficiala Aldono, k.s.. Por klarigoj pri la partoj vidu la klarigojn pri Fundamentaj kaj oficialaj elementoj.
Per la jes/ne-elektiloj oni povas elekti, kiuj specoj de elementoj estu inkluzivitaj en la serĉoj. Estas uzata la jena klasado de la elementoj:
Finaĵbezonaj elementoj: Tio estas elementoj, kiuj ne povas uziĝi kiel memstaraj vortoj en la lingvo. Tiuj elementoj estas ĉi tie plu dividitaj en tri subklasojn:
La klasado de prefiksoj kaj sufiksoj estas laŭ la Baza Radikaro Oficiala.
Radikoj, prefiksoj kaj sufiksoj aperas kun posta signeto, "/", en la serĉorezultoj, ekz. RADIK/, MAL/, UL/.
Fundamenta estas ĉiu Esperanta lingvoelemento, kiu troviĝas en la verko Fundamento de Esperanto, en ties Universala Vortaro, en ties Ekzercaro, en ties Gramatiko aŭ en ties Antaŭparolo.
Oficiala estas ĉiu lingvoelemento, kiun la Akademio de Esperanto aŭ la antaŭa Lingva Komitato decidis aldoni al la Universala Vortaro.
En la Fundamento, kaj ankaŭ en la Oficialaj Aldonoj, troviĝas ne nur simplaj elementoj, sed ankaŭ kunmetaĵoj. Tiu ĉi teksto traktas tamen nur nekunmetitajn elementojn (morfemojn).
La Fundamenton de Esperanto deklaris baza leĝo de Esperanto la Bulonja kongreso en 1905.
Oficialigoj de lingvoelementoj fare de la Lingva Komitato aŭ la Akademio de Esperanto okazis en la jenaj jaroj:
| 1909 | Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (1OA) |
| 1919 | Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (2OA) |
| 1921 | Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro (3OA) |
| 1923 | Oficialigo de la elemento ANALOG/ |
| 1929 | Oficialigo de la elemento MIS/ |
| 1929 | Kvara Aldono al Universala Vortaro (4OA) |
| 1934 | Kvina Aldono al Universala Vortaro (5OA) |
| 1935 | Sesa Aldono al Universala Vortaro (6OA) |
| 1953 | Oficialigo de la elemento END/ |
| 1958 | Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (7OA) |
| 1974 | Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro (8OA) |
| 2007 | Naŭa Oficiala Aldono al Universala Vortaro (9OA) |
En 1923 la Lingva Komitato decidis neoficialigi la elementon ANALOGI/ (oficialigitan en 1OA). Samokaze ĝi oficialigis la elementon ANALOG/. Pri la neoficialigo de ANALOGI/ vidu ankaŭ 10.9.
En 1974 (8OA) la Akademio de Esperanto neoficialigis la (ecosignifan) elementon KONCENTR/ ("koncentra" = "samcentra") oficialigitan en 1OA, kaj anstataŭe oficialigis la samforman, sed agosignifan elementon KONCENTR/ ("koncentri"). Oni atentu, ke temis tiam ne pri nura kategoridiferenco, sed pri du radikoj kun tute malsamaj signifoj.
Kunlige kun 8OA la Akademio ankaŭ ellaboris la verkon "Baza Radikaro Oficiala", BRO (Aktoj de la Akademio II), kiu difinas bazan vortprovizon dividitan laŭ naŭ oftecogrupoj.
En la Universala Vortaro la radikoj aperas sen vortklasa finaĵo, kaj ankaŭ en pluraj Oficialaj Aldonoj estas same. La tuta demando pri radikokarakteroj, bazaj formoj, bazaj finaĵoj k.s., estas teoria demando sufiĉe kompleksa. En BRO la Akademio la unuan fojon entreprenis metode difini tiajn bazajn formojn por la elementoj, kaj en la ĉi-posta listo tiuj bazaj formoj de BRO estas cititaj ĉe la koncernaj elementoj. Ankaŭ en la Akademia Vortaro por ĉiu radika finaĵbezona elemento estos elektita finaĵhava bazformo, por kiu difino estos verkita. Bazformoj de radikoj, por kiuj ankoraŭ mankas oficiala difino, estu rigardataj kiel provizoraj indikoj.
Majuskla aŭ minuskla skribo ne estas ĉi tie kalkulata kiel parto de la oficiala formo de elemento. La Fundamento mem ne estas konsekvenca pri tio, kaj la diversaj Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro diversmaniere traktis la uzon de majuskloj kaj minuskloj, iafoje eĉ prezentante ĉiun elementon kun komenca majusklo. Pro tio apenaŭ eblas sencohave paroli pri oficiala majuskleco de elemento, kaj tial ĉiuj elementoj estas en la Akademia Vortaro baze listigataj en neŭtrala tutmajuskla formo.
La elementoj estas ĉi tie klasitaj en tri kategoriojn: finaĵbezonaj elementoj, vortetoj kaj finaĵoj. Tiu klasado ne prezentas en sia tuteco ian oficiale validan teorion. Ĝi estu rigardata kiel praktika helpilo por distingi la diversajn elementojn. Tamen ĝi respondas sendube al efektive validaj reguloj en la lingvo, kaj ne povas esti neglektata.
Al tiu kategorio kalkuliĝas ĉi tie ordinaraj radikoj kaj afiksoj (sufiksoj kaj prefiksoj). Ili aperas kun posta signeto, kiu indikas, ke ili ne povas uziĝi kiel memstaraj vortoj en la lingvo, ekz. RADIK/. Iuj finaĵbezonaj elementoj havas la plian indikon "prefikso" aŭ "sufikso". Tio ne estu komprenata kiel ia oficiala statuso de tiuj elementoj, sed nur kiel helpilo por facila rekonebleco.
Al tiu kategorio kalkuliĝas ĉiuj elementoj, kiuj povas aperi kiel memstaraj vortoj sen aldono de finaĵo. Ili aperas en la listo sen posta signeto, ekz. LA. La nomoj de la Esperantaj literoj estas memstaraj elementoj, sed ili estas en la Akademia Vortaro apartigitaj pro praktikaj kialoj.
Al tiu kategorio kalkuliĝas la gramatikaj finaĵoj -O, -A, -E, -I, -AS, -IS, -OS, -US, -U, -J kaj -N. Ili aperas en la listoj kun antaŭa dividostreko.
Multaj Fundamentaj elementoj aperas ankaŭ en Oficialaj Aldonoj, precipe en 1OA, 7OA kaj 8OA.
Plej ofte la kialo de tio estas, ke la elemento ne troviĝas en la Universala Vortaro, sed aliloke en la Fundamento, aŭ tamen en la Universala Vortaro, sed ne en la normala alfabetorda loko tie.
Apero de tia Fundamenta elemento en Oficiala Aldono do celis konfirmi la Fundamentecon de la elemento, kaj ankaŭ servis por formale aldoni ĝin al la Universala Vortaro, se ĝi tie ne jam troviĝis.
Iafoje temas pri oficiala interpreto aŭ reinterpreto de la statuso de Fundamenta radiko.
| Elementoj | |
|---|---|
| Sume | 4953 |
| Fundamentaj | 2768 |
| Oficialaj | 2185 |
| Okazoj de oficialigo | |
| 1OA (1909) | 805 |
| 2OA (1919) | 587 |
| 3OA (1921) | 203 |
| 1923 | 1 |
| 1929 | 1 |
| 4OA (1929) | 118 |
| 5OA (1934) | 8 |
| 6OA (1935) | 21 |
| 1953 | 1 |
| 7OA (1958) | 31 |
| 8OA (1974) | 200 |
| 9OA (2007) | 209 |
| Elementospecoj | |
| Finaĵbezonaj | 4758 |
| Vortetoj | 184 |
| Finaĵoj | 11 |
Tiuj nombroj estas komparindaj al la kalkulo, kiu aperis en 7OA: "La fina sumo de la Fundamentaj kaj Oficialaj Radikoj estas do: 2.759 + 1.777 = 4.536."
Post tio 8OA rekonis ankoraŭ 13 Fundamentajn elementojn (ADRES/, CENTR/, FRANK/, GENERAL/, JUR/, ĴURNAL/, KILOGRAM/, MATERIAL/, METAL/, MUZIK/, OFICIAL/, TEKST/ kaj ZAMENHOF/), kaj oficialigis 200 pliajn elementojn. En 9OA la Akademio oficialigis ankoraŭ 209 radikojn Tio donas la jenan ĝisdatigon de la kalkulo en 7OA:
2755 + 13 = 2768 Fundamentaj elementoj
1776 + 200 + 209 = 2185 oficialaj elementoj
2768 + 2185 = 4953
Mi kontrolis ĉiujn elementojn pere de la 9-a eldono de la Fundamento de Esperanto kaj pere de la naŭ Oficialaj Aldonoj. Krome mi uzis "Plenan Ilustritan Vortaron" kaj la verkojn "Akademia Vortaro-Radikaro", "Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana" kaj "Etimologia Vortaro de Esperanto" (vidu la liston de literaturo).
Montriĝis, ke fideblaj estas nur la Oficialaj Aldonoj mem. Precipe mankohava estas Plena Ilustrita Vortaro. Se iu volas helpi al plia kontrolado (ĉar povas ankoraŭ esti eraroj en la datumoj), tiu do nepre faru tion helpe de la efektivaj oficialaj dokumentoj.
Tio, kion la Fundamento mem indikas kiel kunmetaĵon de du elementoj, sed kion oni nuntempe ofte analizas kiel unu radikon, ne troviĝas inter la elementoj ĉi tie. Temas pri tri kunmetaĵoj jam menciitaj en 8.: PRO/CENT/ ("procento"), RE/PREZENT ("reprezenti") kaj RE/SUM/ ("resumi"). Ilia eventuala unuradikeco estas ekster-Fundamenta afero.
En 1OA troviĝas KALKANUM/ prezentita kvazaŭ radiko. Ĝi estas ĉi tie rigardata kiel kunmetaĵo de KALKAN/ kaj la sufikso UM/, kaj tial ĝi ne aperas.
En 7OA estis oficiale rekonita la Fundamenteco de la radiko PAŬLIN/ (virina nomo). En 8OA la Akademio tamen deklaris, ke la radiko PAŬL/ estas Fundamenta, kaj ke PAŬLIN/ estas de ĝi derivita (per la sufikso IN/). Tial ĉi tie aperas nur PAŬL/, ne PAŬLIN/.
En la Universala Vortaro aperas AŬGUST/ kiel nomo de monato. En la Ekzercaro, en ekzerco 22, aperas la vira nomo "Aŭgusto". Oni povas heziti, ĉu kalkuli tiujn du AŬGUST/ kiel unu saman elementon kun du malsamaj signifoj, aŭ kiel du malsamajn, sed samformajn, radikojn. Ĉi tie AŬGUST/ estas traktata kiel unu sola radiko.
Ĉe du elementoj la Fundamento erare indikas, ke temas pri finaĵobezona radiko (per posta signeto). Temas pri evidentaj preseraroj: MIL/ (nombra vorteto) kaj POR/ (rolvorteto). Ĉi tie ili aperas en ĝustigita formo: MIL kaj POR.
En 3OA la elemento HURA aperas kun posta signeto kvazaŭ ĝi estus finaĵbezona radiko: HURA/. La nacilingvaj tradukoj en 3OA tamen prezentas nur ekkriajn vortojn. Temas do pri preseraro, kaj ĉi tie HURA aperas sen signeto kiel vorteto nefinaĵbezona.
La elemento NUL/ estas en la Fundamento finaĵbezona radiko. En 8OA okazis la jena decido: "Apud la Fundamenta substantivo 'nulo' estas oficialigita la numeralo 'nul'." La Akademio ne rajtas ŝanĝi la statuson de Fundamenta elemento (nur interpreti dubajn okazojn), kaj tial oni povus argumenti, ke NUL/ kaj NUL estas du apartaj elementoj (unu Fundamenta elemento finaĵbezona, kaj alia oficialigita elemento nefinaĵbezona). Sed ankaŭ eblas diri, laŭ la "Baza Radikaro Oficiala" de la Akademio, ke 8OA nur difinis novan manieron uzi la elementon NUL/ ("sen finaĵo en kalkuloj, nombrado..."), sen ŝanĝi ĝian principan statuson kiel finaĵbezona radiko. Tiu aliro estas elektita tie ĉi, kaj tial aperas nur NUL/ ĉi tie.
La propranomajn elementojn VAŜINGTON/ kaj ZAMENHOF/ 7OA kaj 8OA prezentas kiel finaĵbezonajn radikojn. Ilia statuso en la Fundamento estas dubebla (ili aperas tie nur kiel memstaraj vortoj, sed sen O-finaĵo kaj sen apostrofo). 8OA interpretas tion kiel neesprimitan licencon, "laŭ kiu ĉe propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finaĵo de substantivo, sed ankaŭ la apostrofo mem". Ili laŭ tiu oficiala interpreto principe estas ordinaraj finaĵbezonaj radikoj, kaj do aperas ĉi tie kiel VAŜINGTON/ kaj ZAMENHOF/.
Laŭ Rimarko en 7OA la Lingva Komitato en 1923 decidis neoficialigi la elementon ANALOGI/ (oficialigitan en 1OA). Pri tiu decido estas iom da malklaraĵoj, kaj ĝin ignoris pluraj gravaj vortaroj kaj aliaj verkoj. Tamen ĉi tie ANALOGI/ estas rigardata kiel neoficialigita kaj do ne aperas. Aperas tamen la elemento ANALOG/, kiun la Lingva Komitato samokaze oficialigis.
Laŭ neoficiala parto de Aktoj de la Akademio 1963-1967 (paĝo 8) la elemento MIS/ (prefikso) apartenas al 4OA. Sed en 4OA tamen ne menciiĝas MIS/. Efektive MIS/ estis oficialigita aparte en la sama jaro, en kiu aperis 4OA, la jaro 1929. La rezultoj de la apartaj voĉdonoj pri 4OA kaj pri MIS/ eĉ estis anoncitaj en la sama cirkulero: "Akademio kaj Lingva Komitato – Rezultato de la diversaj balotoj – Majo 1929". La prefikso MIS/ do ja estas oficiala, sed ĝi ne apartenas al 4OA.
Laŭ Ockey en "Akademia Vortaro-Radikaro" iaspeca decido pri la elementoj ARKITEKTUR/ kaj MONARK/ estis farita en la jaro 1922. Ambaŭ elementoj estis oficialigitaj en 8OA. Mi ne povis eltrovi, kio efektive okazis rilate al tiuj elementoj en 1922. Mi supozas, ke temas pri decido pri uzado de K anstataŭ Ĥ post R, kaj ne pri efektiva oficialigo de ARKITEKTUR/ kaj MONARK/. Ĉi tie do ARKITEKTUR/ kaj MONARK/ aperas kun indiko pri 8OA.
En la Fundamenta Ekzercaro aperas (sen kunteksto) la vorto "Deino" (en paragrafo 2, "Ekzerco de legado"). Laŭ 8OA tiu vorto "estas fundamenta, ĉar ĝi troviĝas tie, sed ĝi estas neniam uzita kaj prezentas ian mortnaskitaĵon: ĝi povas deveni de pra-Esperanta radiko ('de-' anstataŭ 'di-') aŭ de simpla preseraro ('deino' anstataŭ 'feino')". Plej verŝajne temas pri preseraro por "Diino" (eventuale sub influo de iama pra-Esperanta formo), ĉar la vorto "Feino" aperas jam antaŭe en tiu sama "Ekzerco de legado". Mi decidis rigardi la formon "Deino" kiel simplan preseraron por "Diino", kaj ne aperigi ĝin kiel apartan elementon ĉi tie. (Tio tamen ne signifas, ke eksperimentemaj aŭtoroj ne rajtas uzi la vorton "Deino" kiel iaspecan arkaikaĵon aŭ simile.)
Krome en paragrafo 4 de la Fundamenta Ekzercaro, aperas la vorto "Cikano". Ĝi estas evidenta preseraro anstataŭ "Ĉikano", kaj tial ne aperas ĉi tie ia radiko CIKAN/, sed nur ĈIKAN/.
Fine oni povas noti, ke paĝokape de la Antaŭparolo aperas trifoje la vorto "ANTAUPAROLO" (sen hoketo ĉe la "U"). Ĝi verŝajne estas preseraro por "ANTAŬPAROLO" - aŭ eventuale ĝi estas praktika apliko de la alternativa senhoketa skribo prezentita en la Fundamenta Gramatiko. Ĉiuokaze ĝi ne estas motivo por registri ian radikon ANTAU (sen hoketo).
En 3OA aperas la elemento SPECULACI/ (kun C!). Tio klare estas preseraro anstataŭ SPEKULACI/ (kun K), sed tamen en malnovaj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro troviĝis SPECULACI/ kun C (tamen alfabete enordigite kvazaŭ ĝi havus K!). En aliaj vortaroj, inkluzive de la eldonoj de 2002 kaj 2005 de la Plena Ilustrita Vortaro, troveblas nur SPEKULACI/. Ankaŭ ĉi tie aperas la ĝusta formo SPEKULACI/.
En 1OA aperas KOMPAN/, kiu estas evidenta preseraro por KOMPON/. Ĉi tie aperas do KOMPON/.
En 7OA aperas dufoje GEOGRAF/ (en du malsamaj listoj). La unua estas evidenta preseraro por GEOGRAFI/ (kiel agnoskas 8OA).
Fundamento de Esperanto - Zamenhof, L. L. - 9-a eldono, EFE, Marmande, Francujo, 1963.
Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1909 (fotokopio).
Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero trideka - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1919 (fotokopio).
Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1921 (fotokopio).
Kvara Aldono al Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio - Esperantista Centra Librejo, Paris, 1929 kaj 1930 (fotokopio).
Kvina kaj Sesa Aldonoj al Universala Vortaro, Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio - Esperantista Centra Librejo, Paris, 1935 (fotokopio).
Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto n-ro 1 - 1958 (fotokopio).
Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro, en Aktoj de la Akademio II 1968-1974 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10).
Naŭa Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto. N-ro 8. 2007.
Aktoj de la Akademio 1963-1967. 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9).
Aktoj de la Akademio II 1968-1974. 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10). (Enhavas interalie la Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kaj la Bazan Radikaron Oficialan.)
La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Gvidis Michel Duc Goninaz. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2005. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2005.
Akademia Vortaro-Radikaro - Edward Ockey - Banstead, Anglujo, 1978. (Malgraŭ la nomo ne temas pri eldonaĵo de la Akademio de Esperanto.)
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (1-a - 4-a partoj) - Wüster, E. - Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanujo, 1923.
Etimologia Vortaro de Esperanto. Volumo 1: A - D. Volumo 2: E - J. Volumo 3: K - M. Volumo 4: N - R. Volumo 5: S - Z. - Vilborg, E. - Eldona Societo Esperanto, Malmö;, Svedujo, 1989, 1991, 1993, 1995, 2001.
Ĉi tie antaŭe aperis klarigoj pri elektado de bazformoj (karakteroj) de radikoj. La Akademio nun diskutas, kiajn principojn ĝi efektive uzu por tio en la Akademia Vortaro. Tial la antaŭaj klarigoj estas provizore forprenitaj. Eventuale aperos poste novaj klarigoj.
La sekva teksto estis verkita origine por la Reta Vortaro (ReVo). La vidpunkto, materialo kaj terminoj ne estas plene laŭ tiuj uzataj por la Akademia Vortaro en la ĉi-antaŭaj klarigoj. La teksto estas aldonita ĉi tie kiel referencomaterialo. La tekston verkis Bertilo Wennergren kune kun Marc Bavant.
"Elemento" estas ĝenerala termino por vico de sonoj/literoj, kiu reprezentas ian signifon, kaj kiu ne estas dividebla en signifohavajn partojn.
Alia grava ĝenerala termino estas "vorto". Ni ne provos difini ĝin, sed fidas al la ordinara komuna kompreno de tiu termino.
La elementoj de Esperanto dividiĝas en kvar bazajn klasojn:
Tiu kvardivido baziĝas sur la rilatoj de la diversaj elementoj al vorteco.
La primitivaj vortoj estas tiaj elementoj, kiuj povas roli en frazo kiel vorto sen kunmetiĝi vorte kun alia elemento.
Elementoj de la aliaj tri grupoj ne povas aperi en frazo kiel memstara vorto, sed nur kiel parto de kunmetita vorto:
La finaĵoj servas por fari vortojn el radikoj, kaj por plu modifi vortojn sintakse.
La afiksoj servas unuavice kombine kun radikoj por formi kunmetaĵojn, kaj sekvas diversmaniere specialajn regulojn en la vortfarado - specialajn kompare kun la ĝeneralaj vortfaraj reguloj validaj por la radikoj.
La radikoj estas ĉiuj aliaj elementoj.
La primitivaj vortoj plu disklasiĝas laŭ siaj diversaj manieroj roli en frazoj. Pluraj el ili povas uziĝi en pli ol unu maniero, kaj tial ĉi-poste aperos en pli ol unu klaso (sed menciiĝos nur la plej gravaj kaj tipaj uzoj).
La finaĵoj plu disklasiĝas laŭ tio, ĉu ili povas transformi radikon en vorton, aŭ nur plunuancas vorton (primitivan aŭ kunmetitan) sintakse.
La radikoj plu disklasiĝas laŭ sia uziĝo kun vortklasaj finaĵoj.
La afiksoj plu disklasiĝas laŭ siaj kutimaj pozicioj en kunmetaĵoj: antaŭ aŭ post radikoj.
Jen sekvos skemo de la klasadsistemo. Por tiuj klasoj, kiuj ampleksas malgrandan kaj superrigardeblan nombron de elementoj, ĉiuj oficialaj elementoj listiĝos. Por la aliaj klasoj menciiĝos nur kelkaj ekzemploj. Post la skemo sekvos gravaj komentoj.