AKADEMIO DE ESPERANTO

El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"

Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4

Rekomendoj pri Landnomoj *

  1. Pro respekto al la tradicio, kaj en pacema spirito, ni deklaros, ke landnomo estas taŭga, se ĉiuj aŭ la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon.
  2. En okazo de konflikto inter du aŭ pluraj formoj por unu sama landnomo aŭ ankaŭ inter la uzo de kategorio aŭ la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.
  3. La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io -- Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o -- Nederland-anoj.
  4. Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia "sufikso" aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.

Por la Akademio, ties Prezidanto
D-ro André ALBAULT

Rimarkoj de la Prezidanto:

1. Per tiuj rekomendoj la Akademio esperas marki la finon de la diseriga tendenco en la landnomoj. Devus instaliĝi tendenco al unuecigo farita sur sana bazo tradicia kaj Fundamenta.

2. Ni memorigas, ke la Akademio jam publikigis liston de 32 landnomoj kaj de 15 landano-nomoj en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Aktoj de la Akademio, II, p. 13-14). Tiuj nomoj aldoniĝas al la kelkaj nomoj troveblaj en la Fundamento. Ĉiu disciplinema Esperantisto severe atentos tiujn listojn.

3. La Akademio ne intencas oficialigi pliajn nomojn. Sed ĉar oni diversflanke petis tian paŝon, ĝi decidiĝis anstataŭe starigi liston de "normaj" landaj kaj landanaj nomoj, kiu povos subiĝi al revizio, kiam necesos.

A.A.


*) C. 149, Ald. F. Oficialaj Informoj de la AdE, n-ro 4, Novembro 1985.