AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 1 - 2006 09 15

Ĝenerala enkonduko

Estas por mi, kiel prezidanto, granda plezuro, malfermi per ĉi tiuj linioj la bultenon "Oficialaj Informoj" de la Akademio de Esperanto, kiu celas informi la publikon pri la laboro de la Akademio.

Pro ĝia origino el unu sola kreanto, Esperanton ekde ĝia naskiĝo kelkaj rigardis kaj ĝis nun rigardas projekto de lingvo: en ĝiaj unuaj jaroj, polo volis adoptigi la konjunkcion "ed", kaj en la lastaj jaroj franco provis forigi niajn supersignitajn literojn. La duan reformon nun aktualigas la disvastiĝo de la komputiloj kaj ilia facileco interkomunikigi. La Akademio de Esperanto opinias do necese reveni al tiu temo, kaj la laboron faris la Sekcio pri Prononco sub la respondeco de D-ro Probal Dasgupta, nun transdonata al la voĉdonado de ĉiuj akademianoj.

En la tuta daŭro de la vivo de Esperanto, neniu vidis ian kontraŭfundamentecon en la apartaj skriboj de stenografiisto aŭ de blindulo, ĉar ili servas al speciala bezono. Tio sama devas validi por la skribo sur la ekrano de komputilo, ĉiam nur sur ĝi kaj neniam trans ĝi!

Estas eble reformi la skribmanieron de lingvo: tion faris la portugala lingvo, sed estas granda potenco, nomata registaro, kiu ĝin antaŭen puŝas. Ion tian Zamenhof enhavigis al la Fundamento: "Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio trovigas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj."

Krome, nun estas jam eble plene kaj sekure dissendi pere de la reto nian tutan alfabeton.

Mi ne povas tamen, ĝuste en ĉi tiu malĝoja momento, ne memori kaj ne memorigi pri William Auld, unu el miaj antaŭuloj, kiu estis la unua prezentanto de akademia decido pri la literoj kun supersignoj, al kiu ankaŭ la nuna proponata decido referencas.

Geraldo Mattos
Prezidanto de la Akademio de Esperanto
Rua Rio Jutai, 306
BR 82840-420 Curitiba PR Brazilo
“geraldomattos” ĉe “netpar.com.br”

Enkonduko de la direktoro de la Sekcio pri Prononco

La kreskanta reta uzo de Esperanto, en epoko de grafika novemo kaj aventuremo en ĉiuj lingvoj, reaktualigis la demandon pri la supersignitaj literoj en nia alfabeto. Iuj taŭge ekipitaj komputiloj kaj retpoŝtiloj certe kapablas surekranigi kaj transsendi la supersignitajn literojn tute senprobleme. Sed multaj sistemoj tion ne povas. Eĉ tiuj sistemoj, kiuj kapablas, ofte aspektas misteraj al multaj uzantoj; ili tial ne povas esti certaj, ke al la legantoj komunikiĝos sentorde la supersignitaj literoj. Kiaj reagoj al tiu ĉi situacio povos plej ekvilibre konservi la stabilecon de la lingvo kaj kongrui kun la ecoj de la nuntempaj ilaroj? Ĉi tiu demando estis dum jaroj diskutata en kaj ekster la Akademio. El tiuj diskutoj klariĝis, ke la akademia rezolucio de 1982, kvankam neniu kontestas ĝian validecon, ne plu sufiĉe klare respondas la supersignan demandon en ties nuna formo.

Sekve, la Estraro de la Akademio de Esperanto petis la Sekcion pri Prononco redakti tekston de rezolucio, kiun la Akademio povus adopti por forigi ĉe multaj esperantistoj la ofte aperantajn dubojn pri la supersignitaj literoj. La demando montriĝis sufiĉe tikla, kaj nur post jaroj da diskutado la Sekcio sukcesis produkti rezolucimalneton privoĉdoneblan. Kvankam la Statuto de la Akademio ne devigas ensekcian voĉdonadon, la Direktoro de la Sekcio okazigis tiun proceduron en junio 2006. El la 10 membroj de la Sekcio, 9 partoprenis la voĉdonadon, kaj ili ĉiuj voĉdonis jese pri la rezolucia teksto. La direktoro sendis formalan Raporton al la Estraro, kiu en julio komunikis la tekston al la membraro de la Akademio de Esperanto, kiu havas tempon ĝis la fino de venonta oktobro por sendi opiniesprimojn al la Estraro aŭ al la Direktoro.

Nur poste oni voĉdonos pri ĝi.

Probal Dasgupta
Direktoro de la Sekcio pri Prononco


Teksto de la proponata decido

Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio

La Akademio de Esperanto konfirmas sian pozicion, jam esprimitan en 1982, ke la ortografio de Esperanto, kiel ĝi estas prezentita en la Fundamento de Esperanto, konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke neniu ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda.

Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj. Tian anstataŭigon, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ĝi neniel kaŭzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentan.

Ekzistas ankaŭ aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta estas konservata aŭ transsendata elektronike en cifereca formo laŭ diversaj kodsistemoj, kaj ankoraŭ aliaj similaj okazoj. Ankaŭ tiajn manierojn skribi, transskribi aŭ prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentajn.


La ĉi-antaŭa Akademia deklaro estas kompletigo de la jena rezolucio publikigita jam en 1982 ("Aktoj de la Akademio III" 1975-1991):

Pri niaj alfabeto kaj ortografio

La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn, inter si malsimilajn, ŝanĝi aŭ modifi la ortografion de Esperanto.

La Akademio konstatas, ke neniu ortografia ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda, aŭ en ligo kun modernaj presmaŝinoj aŭ komputmaŝinoj, por kiuj ĝia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de aliaj lingvoj, aŭ pro ia ajn alia motivigo.

La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo de tiu lingvo, kaj konformiĝas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu ajn ortografia ŝanĝo nur kompromitus la lingvon kaj ties tradicion.

Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldoniĝas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."

Por la Akademio, ties Prezidanto,
William Auld


La estraro de la Akademio de Esperanto kaj la direktoro de la Sekcio pri Prononco, Probal Dasgupta, Linguistic Research Unit, Indian Statistical Institute, 203 Barrackpore Trunk Road, Kolkata 700108, Barato, “probal53” ĉe “yahoo.com”.