AKADEMIO DE ESPERANTO

AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967

Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9

LINGVA PARTO


I. ENKETO kaj DECIDOJ
de la Akademio
pri la demando de
La Pasivaj Participoj

1. AKADEMIA CIRKULERO N° 76a

Choisy-le-Roi, la 3an de Februaro 1965.

Estimata Kolego,

Okaze de la sesdeka datreveno de la oficialigo de nia “Fundamento”, ni opiniis, ke estus dezirinde entrepreni sur la gramatika tereno tion, kio estis jam farita pri la vortaro, t.e. ian sisteman esploradon de la respondoj tie troveblaj al kelkaj sintaksaj problemoj, ekz‑e la pasivaj participoj, la pronomoj si kaj sia, ktp...

En la kadro de tiu esplorado, kaj en akordo kun la Direktoro de la Gramatika Sekcio, la Estraro prezentas al vi la sekvantan demandaron, redaktitan de la Prezidanto. Sur la bazo de viaj respondoj, la Direktoro provos ellabori precizajn regulojn de uzado de tiuj participoj, kiujn la Estraro poste submetos al via voĉdonado.

Ni opinias efektive, ke tia estas la sola racia scienca metodo ektrakti tiujn problemojn; ke nur serioza pristudo de ĉiu ekzemplo aparte, kaj ne pure ciferaj statistikoj*, povas difini la instruojn de la Fundamento; ke la rezultoj de tiu esploro povas cetere prezenti nur plenan konformecon kun la konstanta uzado de Zamenhof mem; ĉar supozi, ke la kreinto de nia lingvo estus doninta en sia Gramatiko unu regulon pri la participoj, kaj estus aplikinta alian en sia verkaro, tio estus tiel malŝati lian inteligentecon, ke malmultaj el la Akademianoj, ni esperas, apogos tiun supozon. La prudento diktas alian vojon: unue starigi la precizan valoron de la participoj laŭ la oficialaj dokumentoj, kaj due klarigi per tiu valoro la neklarajn aŭ diskuteblajn ekzemplojn trovitajn en la Zamenhofa verkaro.

* La danĝeron de tiaj statistikoj montros jena eltiraĵo el publika letero de K. Kalocsay: “Kolego Vilborg, bedaŭrinde, lasis sin erarigi de la statistiko de kolego Jung, laŭ kiu ĉe Zamenhof kontraŭ unu devia (= itisma) formo staras 670 nedeviaj (= atismaj), sekve Zamenhof estis “itisto” nur en 0,176%... La lerteco de kolego Jung konsistas en tio, ke la procenton li kalkulas ne el tiuj verboformoj, ĉe kiuj troviĝas diferenco inter atismo kaj itismo, sed el ĉiuj verboformoj, ankaŭ el la simplaj, ĉe kiuj troviĝas nenia diferenco... Formojn atismajn ĉe Zamenhof ĝis nun oni malkovris sume 5: ĉiuj aliaj ŝajne atismaj formoj estas klarigeblaj aŭ kiel iterativoj, aŭ kiel abstraktaj imperfektoj (vd. “Vojaĝo inter la Tempoj” p. 85)...” Kaj li konkludas, ke tiel malgrandega nombro pruvas, ke povas temi nur pri pens-, skrib-, leg- aŭ preseraroj. G.W.

Ni petas vin, bonvolu respondi ĉi tiun demandon en la limtempo de du monatoj, kiu certe estos sufiĉa por la esploro de la koncerna materialo.

Altestime vin salutas

G. Waringhien Prezidanto,
W. E. Collinson Vicprezidantoj,
P. Neergaard
R. Bernard Sekretario.
2. DEMANDARO PRI LA UZADO DE LA PARTICIPOJ EN LA FUNDAMENTO
I – Motivigo de tiu ĉi demandaro.

En la jam longa historio de nia lingvo nur du okazoj prezentiĝis, en kiuj gramatika diskuto ricevis vastan publikecon kaj dividis – kaj ĝis nun ankoraŭ plu dividas – la esperantistojn en du skolojn: la afero de la landnomaj sufiksoj kaj la afero de la participaj sufiksoj. Sed en tiuj ĉi du aferoj la pozicio de la demando ne estas ĝuste la sama.

Ĉe la unua problemo, efektive, du punktoj ĉiam restis ekster diskuto: 1° Temas pri konkurenco inter du sufiksoj (-uj kaj -i), el kiuj ĉiu havas siajn apartajn kromsignifojn, sed kiuj, sur la koncernata tereno, havas ĝuste kaj ekzakte la saman signifon. La ekzisto de du sufiksoj por esprimi la saman ideorilaton povas estigi ja ian embarason (de riĉeco), sed absolute nenian konfuzon pri la kompreno. 2° Neniu iam kontestis, ke la Fundamento prezentas por esprimi tiun saman ideorilaton sole nur la sufikson -uj, kaj ĉiu konfesas, ke la eventuala enkonduko de la sufikso -i estus unu el tiuj “neologismoj”, kiujn aludas la Antaŭparolo al la Fundamento: la sola demando estas do pesi, ĉu la utileco de tia aldono al la Universala Vortaro estas ĝenerale rekonata, kaj ĉu venis la tempo sankcii tian aldonon.

Ĉe la dua problemo la situacio estas tute mala: 1° Temas pri la samaj verboformoj (ekzemple: estis -ata kaj estis -ita), al kiuj ĉiu el la du skoloj atribuas malsaman signifon: tiel ke la kunekzisto de tiuj po du signifoj por la samaj formoj neeviteble kreas miskomprenojn. 2° La aserto de unu skolo, ke ĝi uzas la pasivajn verboformojn laŭ la Fundamento, estas kontestata de la alia skolo, kiu siaflanke asertas, aŭ ke la Fundamento ne entenas sufiĉajn klarigojn por decidi pri tiu demando, aŭ eĉ ke ĝi permesas ankaŭ la uzadon praktikatan de tiu alia skolo.

Tiuj du aspektoj de la demando pri la pasivaj verboformoj igas ĝin la plej urĝe diskutenda. Ĉar allasi, ke unu sola konjugacia formo povu esti komprenata en du manieroj, estus pereiga por lingvo internacia, kies esenca kondiĉo estas la senduba klareco, ĉar, laŭ la ĉiam memorinda diro de Zamenhof, “lingvo plenumas sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale”. Kaj ne esplori, kia estas ĝuste la instruo de la Fundamento pri tiu speciala punkto, estus ne nur nescienca sinteno, sed ankaŭ malrespekto al la propra valoro de tiu Fundamento, kiu, laŭ la vortoj de ĝia iniciatinto, “devas nur savi nin kontraŭ anarĥio”, kaj perfido de la propra funkcio de la Akademio, kia ĝi estas difinita de ĝia statuto.

* * * * *

Sed tiu ĉi principa motivo ne estas la sola: unu alia, kvankam cirkonstanca, akcelis mian decidon entrepreni la nunan esploron.

Unu el la ĉefaj celoj de niaj propagandaj instancoj estas la enkonduko de nia lingvo en la lernejojn: de pluraj jaroj ilia kampanjo rimarkinde progresis kaj en kelkaj lokoj atingis eĉ pozitivajn sukcesojn. Sed tiuj sukcesoj mem des pli urĝigas ian decidon pri tiu demando: ĉar estas neimageble, ke devokonscia ŝtatestro aŭ parlamento permesus la devigan instruadon de lingvo tiel malperfekta, ke en ĝi unu sama frazo povus signifi du inter si kontraŭsencajn aferojn (ekz‑e:

ĉar mia aŭto estis riparata ĉi-matene, mi ne povis

mi povis
veturi al nia bankedo),

aŭ, ke unu sama frazo povus havi du tre malsimilajn signifojn, ekz‑e “Estas interkonsentite, ke la vilaĝoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj antaŭ 1966”: kiu klaŭzo signifas, por unuj, ke la rekonstruadon oni komencos antaŭ 1966, kaj por la aliaj, ke la rekonstruadon oni finos antaŭ 1966.

En la tute ne malverŝajna okazo, se malamiko de nia afero turnus la atenton de favora ministro de edukado sur tiun gravan difekton, kaj se tiu ministro demandus min, kiel Prezidanton de nia plej alta lingva institucio, kiun sencon la Akademio rigardas korekta, mi devus povi doni klaran kaj difinitan respondon.

Cetere, de tiel longa tempo la du skoloj argumentadas unu kontraŭ la alia, ke la Esperanta publiko komencas miri pri la silentado de ĝia lingva institucio kaj dubi pri ties utileco.

Jen kial esplori nun tiun demandon postulas de ni same kiel la interesoj de la lingvo mem kaj de nia movado, tiel ankaŭ la digno de nia Akademio.

II – Metodo de la nuna esploro.

Ne povas temi pri analizo, komparado kaj diskutado de la diversaj teorioj elmetitaj diversflanke pri tiu demando. Krom tio, ke, laŭ la saĝa konsidero de Zamenhof, “teoria diskutado kondukos al nenio”, ni estas ligitaj per la Artikolo 16‑a de nia statuto, laŭ kiu la “Akademio solvas la lingvajn demandojn laŭ la principoj de la Fundamento de Esperanto”. Ni devas do simple esplori tiun bazan dokumenton “por ĉiam devigan por ĉiuj esperantistoj”, kolekti la informojn, kiujn oni povas tie trovi pri la uzado de la pasivaj verboformoj, kaj konstati, ĉu el la du skoloj ili pravigas unu aŭ ambaŭ aŭ neniun.

Tiun esploron mi penos fari en la plej objektiva maniero; mi ne kontentiĝos per simpla elnombrado de la ekzemploj, nek postulos, ke vi fidu al mi pri ilia interpretado kaj klasifikado. Ĉar estas evidente, ke ĉiu el vi povas kompreni ilin en alia maniero, ol la mia, tial, ĉe ĉiu grava punkto mi petos vin esprimi precize vian opinion per “jes”, “ne” aŭ “sindetene”. Tia proceduro, kiu estus absurda, se temus pri pruvado de ia scienca veraĵo, estas la plej taŭga, por difini la ĝustan sencon de jam ekzistanta kaj de neniu kontestita teksto, kiu estis destinita al la tuta esperantistaro kaj kies sencon povas kaj devas difini ties ĝenerala konsento. Ĉar finfine tio, kion ni urĝe bezonas, estas praktika gvidregulo, kaj tian povas ja starigi nur formala voĉdono de la Akademio, al kiu la esperantistaro konfidis la decidon de la lingvaj problemoj.

Se per tiu esplorado ni sukcesos atingi pozitivan rezulton, ni estos farintaj almenaŭ unu paŝon al la solvo de la demando; de tiam ni disponos oficialan interpretadon, difinantan, kiu sistemo de pasiva konjugacio estas fundamenta, kaj kiu ne. Tiel fariĝos klare kaj ne plu diskuteble, ke iuj ajn aliaj sistemoj estas pure privataj iniciativoj kaj deflankiĝoj personaj.

Por tiu esplorado mi uzos la sciencan eldonon de la Fundamento, publikigitan de nia kolego Albault ĉe la Esperantaj Francaj Eldonoj (1963). Mi supozas, ke ĉiu el vi ĝin disponas.

III – Kriterioj uzataj ĉe mia esplorado.

Por povi senkonfuze difini la pozicion de la Fundamento rilate al la du skoloj, estas necese precizigi unue, en kio kaj pri kiuj punktoj tiuj ĉi diferencas.

1) La plej unuavide frapanta diferenco estas ĉe ilia uzo de la formo “estis -ita”. Por unu skolo – ni diru: la skolo A – tiu estas pluskvamperfekto (antaŭpreterito). Ekz‑e la frazo: “Oni transportis lin en hospitalon, en kiu li estis operaciita” signifas, ke en okazo antaŭa al tiu transportado oni jam pli frue operaciis lin en tiu sama hospitalo.

Por la alia skolo – ni diru: la skolo Z – tiu formo prezentas la normalan pasivan preteriton kaj signifas simple, ke io okazis en la pasinteco; tiu sama formo povas laŭokaze ludi la rolon de pluskvamperfekto, se la kunteksto igas tion klara. Ekz‑e la frazo: “Oni transportis lin en hospitalon, en kiu li estis operaciita” signifas, ke la operacio okazis post la transportado; kaj la pluskvamperfektan sencon, kiun la skolo A atribuas al tiu frazo, la skolo Z esprimas per modifo de la kunteksto: “Oni transportis lin en hospitalon, en kiu li jam antaŭe estis operaciita.”*

* Nia kolego Jung kolektis en “La Esperanta Konjugacio” (p. 163) amason da ekzemploj por pruvi, ke en la rilatpropozicioj Zamenhof uzas la formon “estis -ita” sole nur por esprimi antaŭan okazaĵon. Sed li preteratentis du-tri detalojn: 1° En ĉiu el la ekzemploj kolektitaj de li temas pri rilatpropozicioj epitetaj, dum en la ĉi-supra frazo temas pri pseŭdo-subpropozicio (ĉar kiu = kaj tiu), donanta novan informon, montranta pluan etapon en la rakontado: la samaj reguloj povas do ne validi por tiuj du malsamaj specoj de propozicioj. 2° Kaj efektive nia kolego de Hoog demonstris, ke, kiam Zamenhof uzas unu el tiu dua speco (kiun oni povus nomi: kontinuativa), li donas al “estis -ita” la sencon de simpla preterito, esprimanta postvenantan okazaĵon; pruvo, inter multaj: “En la fenestro staris mirtujo, kiu estis ŝovita iom flanken, por ne esti elpuŝita, dum la maljuna fraŭlino sin klinis antaŭen, por rigardi.” (Fabeloj de Andersen, III, p. 112: la ŝovado okazas post la stato priskribita en la ĉefpropozicio!). Ke T. Jung ne rimarkis tiajn frazojn, kiujn trovi ne estas malfacile, ne estas rekomendo pri la ĝusteco de liaj “statistikoj”. 3° Cetere, se oni volus, malgraŭ la uzado de Zamenhof, tute malpermesi tiajn kontinuativajn subpropoziciojn, sufiĉus skribi: “Oni transportis lin en hospitalon: en tiu li estis operaciita”, por retrovi skemon de frazo bone konatan de T. Jung (Vidu “Lingvo kaj Vivo”, p. 191). G.W.

Tiun facile uzeblan kriterion mi uzos en la unua parto de mia esploro.

2) Alia kriterio, iom pli delikata, estas la uzmaniero de la sufikso -at- ĉe la pasivaj verboformoj. Por la skolo A tiu sufikso havas nur tempan valoron kaj signifas, ke la pasiva ago okazas en la priparolata momento. Ekz‑e la frazo: “La 30‑an de Decembro mi estis renversata de aŭtomobilo” signifas simple, ke tiu akcidento okazis en la dirita tago.

Por la skolo Z tiu sufikso signifas, ke la pasiva ago ankoraŭ ne atingis sian finiĝon aŭ plenumitecon, ĉu pro tio, ke ĝi plu kaj plu daŭras, ĉu pro tio, ke ĝi ree kaj ree ripetiĝas. Ekz‑e la frazo: “La 30‑an de Decembro li estis batata de nekonatoj” signifas, aŭ ke la batado longe daŭris, aŭ ke ĝi plurfoje okazis en tiu sama tago.

Tiun ĉi duan kriterion mi uzos en la dua parto de mia esploro. Tiamaniere oni povos kontroli la rezultojn de la apliko de la unua kriterio per tiuj de la apliko de la dua, kaj atingi pli grandan certecon.

IV – La esplorendaj dokumentoj.

La “Fundamento de Esperanto” konsistas el kvar partoj: Antaŭparolo, Gramatiko en kvin lingvoj, Ekzercaro, Universala Vortaro. Ĉar la Antaŭparolo ne estis oficiale rigardita kiel parto de la Fundamento ĝis 1958** , kaj la Universala Vortaro evidente ne apartenas al nia studokampo, nur la duan kaj trian parton koncernos mia esploro.

** Vidu la “Sepan Oficialan Aldonon”.

La kvinlingva Gramatiko tuŝas nian temon en sia paragrafo 6a. Sed ĝi donas pri ĝi nur morfologiajn indikojn, kiel klare montras la subtitolo aŭ anonco, troviĝanta tiuloke en la kvin lingvoj, kiu tradukiĝas per “Formoj de la Verbo”. Kie oni parolas pri “formoj”, oni evidente ne intencas paroli pri la uzmaniero de tiuj formoj.

Vere estas, ke la diversaj participaj sufiksoj estas nomataj per nacilingvaj vortoj, kiuj en ĉiu lingvo egalas al “participo aktiva prezenca, preterita, futura”, “participo pasiva prezenca, preterita, futura”: sed tio tute ne povas signifi, kiel kelkaj asertas, ke tiuj sufiksoj havas pro tio sencon strikte tempan: oni nur ekpensu, ke en tiuj lingvoj oni disponas pri nenia alia rimedo, por ilin nomi; kroma pruvo estas, ke tiuj nomoj estas uzataj egale en la gramatiko de la slavaj lingvoj, en kiuj estas sciate, ke la senco de la verbaj formoj ne estas pure tempa; cetere en la germana parto mem Zamenhof uzis la tiutempe kutimajn latinajn nomojn, el kiuj almenaŭ unu: “perfektum” signifus propre ne la pasintecon, sed la elfiniĝon de la ago!

El tiu tradicia terminaro oni do ne povas prudente tiri konkludon pri la valoro kaj uzado de la participoj en Esperanto (pri la sola escepto en la franca teksto mi parolos en la ĉapitro VI, 1°)*.

* Alian escepton, kiun mi pretervidis, malkovris nia kolego Lapenna, skribante: “En la Fundamenta ruslingva Gramatiko Zamenhof tradukis ‘farata’ per la rusa ‘delaemyj’, kio signifas, ke la ago estas en stato de disvolviĝo. Sekve -ata per si mem neniam povas implici kompletiĝon de la ago. Por ‘farita’ Zamenhof havis je dispono du pasintajn participojn en la rusa: ‘delannyj’ kaj ‘sdelannyj’. La unua – ‘delannyj’ – indikas nefinitan, nekompletigitan pasivan agon en la pasinteco, do disvolviĝon de la ago mem en la pasinteco. La dua – ‘sdelannyj’ – signifas, ke la ago komplete plenumiĝis. Kompreneble, pro la plenumiteco, la ago mem estas necese ‘pasinta’, kaj tial en la Fundamento, same kiel en la rusa, tiu participo estas nomata ‘pasinta’. Kiel konate, Zamenhof perfekte sciis la rusan kaj, sekve, povis traduki ‘farita’ aŭ per ‘delannyj’ aŭ per ‘sdelannyj’. – Li elektis ‘sdelannyj’, kaj per tio absolute klare difinis la signifon de la pasiva pasinta participo kiel agon, kiu kompletiĝis.”

Eble ne estos senutile rimarkigi, ke, ankaŭ ĉe la angla kaj germana tekstoj de la Fundamenta Gramatiko, la sama kontrasto inter la tradukoj de –at (being done/der gemacht wird) kaj de –it (having been done/gemacht – kaj ne: der gemacht wurde!) certigas por la unua la signifon de ago disvolviĝanta kaj por la dua la signifon de la postaga stato. Grava peko kontraŭ la plej elementa klareco kaj kontraŭ la spirito mem de Esperanto, laŭ kiu ĉiu lingv-elemento – radiko, afikso, finaĵo – konservas ĉiam kaj ĉie sian propran signifon, estas do atribui al –at en kelkaj esceptaj okazoj (ekz-e post “estis”) la sencon de –it, kiel faras nia kolego Vilborg (Vidu “esperanto – moderna lingvo” p. 26, 27.) G.W.

Jen do la 1a punkto, pri kiu mi petas vian opinion: ĉu vi akceptas ĉi tiun konstaton?

el la kvinlingva Gramatiko oni ne povas tiri ian precizan instruon pri la uzmaniero de la participoj.

* * * * *

Se montriĝos el viaj respondoj, ke la § 6a de la Gramatiko ne sufiĉas, por informi pri la ĝusta uzo de la participoj, ni devas do turni nin al la Ekzercaro. Sed antaŭ ol studi ĝin, ni devas klare precizigi, ke tiu Ekzercaro havas ĝuste la saman valoron de fundamenteco, kiel la Gramatiko. Tion evidentigas la Antaŭparolo ( Alineo A 2 ); tia cetere estis jam la intenco de Zamenhof, kiam li anoncis la aperon de tiu Ekzercaro per jenaj vortoj: “La “Ekzercaro” donas al ĉiu komencanto... la eblon facile kaj sisteme ellerni nian lingvon... Tiam fariĝi perfekta esperantisto estos jam afero tre facila por ĉiu”. (“Esperantisto”, 15. Sept. 1894.) Kio klare signifas, ke en la opinio de Zamenhof la Ekzercaro liveras sisteman prezentadon de la lingvo, kaj ke oni ne estas perfekta esperantisto, se oni preteratentas ĝiajn instruojn.

Jen do la 2a punkto, pri kiu mi petas vian opinion:

ĉu la Fundamenta Ekzercaro estas unu el la leĝdonaj dokumentoj pri la uzado de la lingvo?

* * * * *

V – Esploro de la Ekzercaro pri la formo “estis -ita”.

La unua ekzemplo de pasiva preterito troviĝas en § 12, 19: “Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua”. Doni al tiu “estis naskita” la valoron de pluskvamperfekto aŭ antaŭpreterito oni povus nur per hipoteza aldono de ia antaŭa frazo (kiel jena, proponita de unu kolego: “En 1752, li havis samaĝan amikon: Georgo... ktp”). Sed tiaj kompletigaĵoj estas pure arbitraj kaj kontraŭaj al bona scienca metodo. Aliflanke, aserti, ke en tiu frazo “temas pli pri stato ol pri ago“, nenion klarigas, ĉar estas tamen neeble koncepti, ke la naskiĝo tute ne estas ago. En efektiveco, se ni sen antaŭjuĝo konsideras la ĉi-supran frazon, ni konstatas, ke ĝi pure kaj simple esprimas unu pasintan okazaĵon, kaj estas ĝuste paralela al jena frazo: “Georgo Vaŝington mortis en 1799”.

Sekve oni devas konkludi, ke en tiu frazo la formo “estis naskita” ne estas pluskvamperfekto kaj klariĝas nur laŭ la sistemo Z. Ĉu vi aprobas tiun konkludon? (Punkto 3a).

* * * * *

La dua ekzemplo troviĝas en § 25, 21: “Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita”, sed la ekzemploj de tiu § devas esti ekzamenataj kune, kion ni faros en la ĉapitro VI.

* * * * *

La trian ekzemplon ni trovas en § 33, 7: “Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.” La priparolata momento estas evidente la “tagon, en kiu ktp.”: sed se li malbenas tiun tagon, la kaŭzo estas ĝuste, ke en tiu tago – kaj ne antaŭ ĝi – okazis la naskiĝo. Tiel ke ne povas temi ĉi tie pri la pluskvamperfekto, kaj tiu frazo havas logikan sencon nur laŭ la sistemo Z. Ĉu vi konsentas? (Punkto 4a).

* * * * *

La kvara ekzemplo troviĝas en § 35, 18: “La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj.”

Ŝajne ambaŭ skoloj akordiĝos, ke “kovrita” havas ĉi tie la statan signifon kaj la valoron de adjektivo: ne temas do pri vera pasivo. Ĉu vi konsentas? (Punkto 5a).

* * * * *

La kvinan ekzemplon ni trovas en § 39, 11: “Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis”.

Tiu frazo prezentas al ni diversajn manierojn de morto: natura, memfarita, murda kaj akcidenta: estas evidente, ke en ĉiuj tiuj kvar variantoj temas pri unu sama momento. Doni al “esti mortigita de neniu” la valoron de pluskvamperfekto igus la frazon sensenca, kiel montriĝas, se oni eksplicite esprimas tian antaŭtempecon: “Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin kaj ankaŭ estis jam pli frue mortigita de neniu...”. Aliflanke la suplemento de aganto “de neniu” neebligas doni al “mortigita” statan signifon.

Restas do, ke en ĉi tiu kvina ekzemplo la formo “estis mortigita” ne povas esti pluskvamperfekto kaj ke la frazo havas sencon nur, se oni komprenas ĝin laŭ la sistemo Z. Ĉu vi same opinias? (Punkto 6a).

* * * * *

La sesan kaj lastan ekzemplon ni trovas en § 42, 8: “El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto...”

Same kiel en la antaŭa okazo (§ 35, 18), ŝajnas ke “adresita” havas ĉi tie la statan valoron de adjektivo, kaj ke ne temas do pri vera pasivo. Ĉu vi konsentas? (Punkto 7a).

* * * * *

Resume, el la 6 ekzemploj de la formo “estis -ita”, du (§ 35, 18 kaj § 42, 8) ne estas konsiderindaj, ĉar en ĉiu el ili temas efektive pri stat-participo kaj ne pri vera pasivo; unu (§ 25, 21) ni ekzamenos poste; restas tri ekzemploj (§ 12, 19; § 33, 7 kaj § 39, 11), en kiuj la formo “estis -ita” ne povas, laŭ mia opinio, havi la sencon de pluskvamperfekto, kaj kiuj klariĝas nur laŭ la sistemo Z.

Mi konkludas do la unuan parton de mia esploro per la konstato, ke la sistemo A ne kongruas kun la Ekzercaro. Ĉu vi same opinias? (Punkto 8a).

* * * * *

VI – Esploro de la Ekzercaro pri la formoj “est- -ata”.

La konkludon de la unua parto mi devis tiri el ekzemploj dismetitaj tra la Ekzercaro, kio estas tute natura afero, ĉar demonstri, ke unu formo ne havas ekskluzive la sencon de pluskvamperfekto, ne postulas apartan ĉapitron de lernolibro. Male, al la instruado de la ĝusta uzado de -ata Zamenhof ne nur dediĉis tutan duonon de ĉapitro (§ 25), sed eĉ aranĝis tiun instruon en plej rimarkinda maniero, kiel oni vidos, se mi skribos ĝin en du kolumnoj:

1-6

Mi estas, estis, estos, estus amata.
Estu, esti amata.

7-12

Vi estas, estis, estos, estus lavita.
Estu, esti lavita.

19

Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi.

20

La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.

21

Kiam via domo estis konstruata,

mia domo estis jam longe konstruita.

22

Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.

23

Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ.

24

Mia ora ringo ne estus tiel longe serĉata,

se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi.

Kiel oni vidas, tiu tabelo prezentas serion da frazoj, kiuj duope kontrastas unu kun la alia per tio, ke en la maldekstra kolumno ili entenas at-participon kaj en la dekstra it-participon. Ĉie tie temas do pri intenca, sistema instruado de la diferenco inter tiuj du sufiksoj en la pasiva konjugacio. Kia do estas tiu instruo?

1) Kontraste kun la kvar ĝin sekvantaj ekzemploj, la unua duopo prezentas formojn de pasiva konjugacio sen kunteksto: la indikon de la diferenco ni devas do serĉi aliloke, t.e. en la malsamaj uzitaj verboj, kies elekto devas helpi al la ĝusta kompreno. Nu, estas facile konstati, ke “ami” esprimas konstantan animdispozicion, dum “lavi” esprimas agon, kiu post pli-malpli longa plenumiĝo lasas post si novan staton (de pureco). La kontraŭmeto de tiuj duspecaj verboj reliefigas diferencon ne inter du momentoj de la tempo, sed evidente inter daŭro kaj rezulto.

Tute saman kontraston montras al ni la sola punkto de la franclingva testo en la 6‑a Regulo de la Gramatiko, per kiu ĝi diferencas de la alilingvaj tekstoj: la dua ekzemplo “la pordo estas fermita” kontrastas kun la unua “ŝi estas amata de ĉiuj” ne per malsameco de la tempo (temas ambaŭloke pri estanteco), sed per la elekto de du diversvaloraj verboj: ami kaj fermi , kapablaj evidentigi la nuancojn de daŭro (ami) kaj de rezulto (fermi); kaj tiun kontraston Zamenhof klare substrekis per la du parentezoj, kiuj tradukiĝas jene: “amata (la afero fariĝas)... fermita (la afero estas farita)”.

La unua duopo de la ekzemploj 1‑6 kaj 7‑12, same kiel la franclingva precizigo de la § 6 de la Gramatiko, celas do montri, ke oni devas uzi -ata por esprimi daŭran agon, kaj -ita por esprimi la rezultan staton de ago. Ĉu vi konsentas (Punkto 9a).

* * * * *

2) En la frazoj 21 kaj 24, oni povus unuavide opinii, ke la uzo de -ata en la unua subordigita propozicio kaj de -ita en la ĉefpropozicio esprimas simple la rilaton de antaŭtempeco al posttempeco. Tia rilato sendube ekzistas, se al ĝi aldoniĝas alia ideo, eĉ pli grava ol la memevidenta tempa rilato.

Pri la frazo 21, se oni konsiderus nur la duan parton, oni povus diri, ke la participo konstruita havas la signifon de stato kaj egalvaloras al simpla adjektivo (= preta); sed la kontraŭmeto de konstruata, al kiu estas malfacile atribui adjektivan valoron, montras, ke ambaŭ principoj havas signifon de ago, kaj ke la rilato inter tiuj du agoj estas, almenaŭ parte, tempa. Ĉu do temas pri simpla antaŭeco de unu kontraŭ alia en la pasinteco, t.e. pri pluskvamperfekteco, kaj ĉu tiu ekzemplo apogas la sistemon A? Al tia interpretado kontraŭstaras du faktoj:

a) la ideo de pluskvamperfekto estas esprimita ne de la sola verba formo “estis konstruita”, kiel postulus la sistemo A, sed de la komplekso “estis jam longe konstruita”: kio montras, ke en la penso de Zamenhof, tiu nuda verba formo povas esprimi la pluskvamperfektecon, sed ne sufiĉas por esprimi ĝin per si mem.

b) se temus pri pura kontraŭmeto de la tempoj de la du agoj, la frazo devus prezenti ĉiun el ili sub la sama angulo, ekz‑e “Kiam via domo estis konstruita, mia domo estis jam longe konstruita”. La kontraŭmeto de konstruata-konstruita evidente celas komprenigi, ke, en la priparolata momento, la unua domo estis ankoraŭ ne preta, dum la dua estis loĝebla jam de longa tempo: alivorte “estis konstruata” signifas, ke la konstruado plu kaj plu daŭris, dum “estis konstruita” signifas, ke ĝi estis ĝisfine plenumita: rilato inter daŭro kaj rezulteco, tute simila al tiu, kiun ni trovis en la duopo 1­6/7‑12, kaj kiu estas klarigebla nur laŭ la sistemo Z. Ĉu vi samopinias? (Punkto 10a).

* * * * *

3) En la frazo 24, same temas ne tiom pri la tempa rilato inter la agoj kaŝi kaj serĉi (kio estas evidenta el la senco mem de tiuj verboj), kiom pri la kontrasto inter la longe daŭranta serĉado kaj la stato rezultinta de la kaŝado: tion montras la kontraŭmeto de la du simetriaj “tiel longe” kaj “tiel lerte”. La frazo devas do esti komprenata laŭ la sistemo Z. Ĉu vi konsentas? (Punkto 11a).

* * * * *

4) En la duopoj 19-20 kaj 22-23 ne povas evidente temi pri ia temprilato inter frazoj, kiuj havas inter si nenian sencan rilaton. Tial la paraleleco inter ili klare pruvas, ke temas pri io alia.

En la duopo 19-20 la kontrasto stariĝas inter ripetata (“ĉiam”) aĉetado kaj unufoja aĉeto; en la duopo 22-23 same stariĝas la kontrasto inter la rifuzo de ripetata pagado de (eventualaj) ŝuldoj kaj la unufoja pago de difinita ŝuldo.

Nu, tia kontrasto inter ripetado kaj unufojeco estas nekonata de la sistemo A, sed konforma al la sistemo Z. Ĉu vi konsentas? (Punkto 12a).

* * * * *

Resume, la paragrafo 25a estas redaktita kun la nemiskomprenebla intenco instrui, ke la formo “est- -ata” esprimas ne momentan, unufojan agon, sed ja daŭran aŭ ripetiĝantan agadon. Tiel tiu instruo apogas la sistemon Z kaj kontraŭdiras la sistemon A. Ĉu vi konsentas? (Punkto 13a).

* * * * *

VII – Konkludo de la nuna esploro.

Se oni respondas per “jes” al la diversaj punktoj de la ĉapitroj V. kaj VI., oni konstatas perfektan kongruecon, kaj tia kongrueco permesas aserti kun certeco, ke la Fundamenta Ekzercaro, sekve la Fundamento mem klare kaj kohere instruas unu solan sistemon de pasivaj formoj, kaj ke tiu sistemo estas tiu de la skolo Z.

Pri ĉi tiu fina, 14a punkto mi petas vian opinion.

La Prezidanto,

G. Waringhien.

Choisy-le-Roi, la 21an de Aprilo 1965.

3. ELTIRAĴOJ EL LA AKADEMIA CIRKULERO N° 77a

Estimata Kolego,

...

6°. La 10an de ĉi tiu monato nia kolego Støp-Bowitz anoncis per cirkulera letero la publikigon kaj la dissendon al la Akademianoj de volumeto “esperanto – moderna lingvo”, verkita de la “Akademia Triopo: Setälä, Vilborg, Støp-Bowitz” kun antaŭparolo de W. E. Collinson, kaj prezentanta la vidpunkton de la skolo A, tiel pleniganta senteblan mankon en la bibliografio de la participa problemo*. Ni esperas, ke ĉiu akademiano ja ricevis tiun cirkuleran leteron kaj tiun kolekton de tri disertacioj. Por ebligi al vi la studon de tiuj novaj dokumentoj, ni decidis prokrasti la templimon de la respondoj al la Demandaro aldonita al la Cirkulero n° 76a ĝis la 30a de Junio. Tiamaniere ĉiu kolego, kiu, jam voĉdoninte, dezirus ŝanĝi sian voĉon, provos tion fari sen ia ĝeno.

* Esence ĝi entenas jenajn verkojn:

a) por la Zamenhofa uzado:
“Plena Gramatiko de Esperanto” de Kalocsay-Waringhien, 3 eldonoj: 1935, 1938, 1964.
“Lingvo kaj Vivo” de Waringhien, 1959.
“La Zamenhofa Esperanto – Simpozio pri -ata/-ita”, de 11 aŭtoroj, 1961.
“Ne kiel Meier!” de R. Schwartz, 1964.
“Vojaĝo inter la Tempoj” de Kalocsay, 1966.

b) kontraŭ:
“esperanto – moderna lingvo” de Setälä, Vilborg, Støp-Bowitz, 1965.
“La Esperanta Konjugacio” de Jung, 1965-1966.

Altestime vin salutas

G. Waringhien Prezidanto,
W. E. Collinson Vicprezidantoj,
P. Neergaard
R. Bernard Sekretario.
4. ALDONO A. AL LA CIRKULERO N° 77a

Kelkaj kolegoj skribis al mi, okaze de mia Demandaro, por diri sian bedaŭron, surprizon aŭ miron, ke mi malfermis denove la debaton pri la participoj. Ĉar mi havas nenian motivon rezervi al kelkaj miajn klarigojn, mi preferas respondi kolektive.

La antaŭa Prezidanto de nia Akademio deklaris, en sia Cirkulero n° 50a, § 4, ke “tia diskuto estas unu el niaj unuaj taskoj”, kaj konsekvence iniciatis ĝin en la Brusela Kongreso per publika disdonado de flugfolio, en kiu li resumis sian propran teorion.

Post mia elektiĝo, mia unua zorgo devis esti kompreneble la reorganizo de nia Akademio kaj la plibonigo de ĝia Statuto; sed, tion plenuminte, mi ne povis fari alion, ol konduki al fino la entreprenitan studadon de tiu problemo. Cetere ankaŭ en ĉi tiu nova periodo la iniciativo venis ne de mi mem, sed de nia kolego Teo Jung, kiu en du cirkuleraj leteroj de la 1.IX.64 kaj de la 15.X.64 donis sian interpretadon de la uzado de la participoj ĉe Zamenhof. Ĉar tiuj liaj leteroj kaŭzis nenian agitadon, mi povis esperi, ke ankaŭ mia Demandaro ĝuos la saman akcepton.

Kaj nun mi miras, ke tiel senpasie prezentita enketo elvekis tiom da pasioj en kelkaj animoj. Mi tute ne ŝatas polemiki, kaj volas nur diri ĉi tie, ke tian ekstreman ekscitiĝon mi tute ne komprenas. Se la afero estas, kiel oni diversflanke asertas al mi, nur disputo pri bagatelaĵoj, kial aludi pri minacanta katastrofo aŭ skismo? Eĉ se, kiel mi opinias, temas pri principa demando, kial miksi faktojn kun sentoj? “Mi amare scias” skribis nia kolego Butler en sia Nefermita Letero al s‑ro Auld, “ke per miaj vortoj mi riskas perdi amikojn plej ŝatatajn”. Mi absolute ne vidas, kial kaj kiel amikoj devus malpaciĝi, ĉar ili malsame interpretas kelkajn frazojn de la Ekzercaro. Pri mi mem, mi volonte deklaras, ke la opinio, kiun miaj kolegoj Cseh aŭ Jung, ekz‑e, havas pri la nuna demando, nenion deprenas de la admiro, kiun mi sentas kaj konservos pri la pedagogia genio de la unua, pri la kuraĝa, kaj en certa periodo kuraĝega fideleco de la dua al la afero Esperanta. Mi intencis ataki aŭ ofendi neniun, mi volis nur filologie kaj historie difini la ĝustan sencon de la instruo de la Fundamento. Se, kiel ŝajnas el la ricevitaj respondoj, la plimulto de niaj kolegoj akceptos mian vidpunkton, nek mi nek la Direktoro de la Gramatika Sekcio intencas prezenti la finan voĉdonon kiel la venkon de unua partio super alia. Mi estas profunde konvinkita, ke la rezulton de la nuna enketo oni povos vortigi en pozitiva kaj objektiva maniero, kiu ne aspektu kiel kritiko aŭ kondamno de iu ajn. Kaj mi vive esperas, ke la interpartianoj helpos al ni trovi la plej adekvatan kaj nuancan formuladon. Tute ne estas en mia plano komenci tian kampanjon de ekskomunikado, kiun la Prezidanto Cart faris post la voĉdono de 1922 kontraŭ la partianoj de -io. Mi tro bone scias, ke la lastan vorton en ĉiuj lingvaj problemoj diktas la uzado – kaj cetere, se juĝi laŭ la nuna evoluo, mi ne havas motivon por ĝin malfidi.

Atendante do trankvile la finon de la nova limtempo, mi esperas, ke ĉiuj rememoros la belajn vortojn, kiujn mia antaŭirinto kaj kolego Isbrucker skribis pri ĉi tiu diskuto en sia Cirkulero n° 49a: “La temo estas pure lingva... Mi nepre deziras, ke la spirito restu sur alta kaj amika nivelo. Mi estas certa, ke mi povos kalkuli je via kunsento kaj via subteno, por teni la diskutojn en la altaj regionoj de la harmonio kaj de Esperantista samideaneco.”

La Prezidanto.

5. ALDONO B. AL LA CIRKULERO N° 77°

Klariginte ĉi-supre mian agadon kiel Prezidanto, oni eble permesos al mi diri, kiel simpla akademiano, mian opinion pri la interpretoj, kiujn la “Akademia Triopo” donis de la Fundamentaj tekstoj.

Mi volas antaŭe fari du rimarkojn:

unue: nek en la paragrafoj de la “Plena Gramatiko” pri la participoj, nek en mia Demandaro mi eĉ unu fojon uzis la vorton “aspekto”: senutila estas do ĉia protesto kontraŭ la “enkonduko de aspektoj en nian konjugacion”. La uzadon de Zamenhof kaj en la Fundamento kaj en lia Verkaro oni povas tute kontentige klarigi per la tre simpla difino, kiun li mem donis al Beaufront (“Lingvaj Respondoj”, 6a eldono, n° 109), ke -ata entenas ĉiam ideon pri la disvolviĝado de la ago, -ita pri ties rezulto.

due: daŭro kaj plenumiteco, same kiel la aliaj fazoj de ago-evoluo, ankaŭ apartenas al la kategorio de la tempo. Se la atistoj volus precize nomi sian teorion, ili devus diri, ke al la participaj sufiksoj ili donas nur tempopunktan valoron. Sed ĝuste en tio ilia teorio kontraŭdiras la propran valoron de la participoj, tian, kian ni vidas en la memstara, epiteta uzado: bakata pano diferencas disde bakita pano, konstruata domo disde konstruita domo ne tiom per rilato al “la priparolata momento” (kie ĝi estas ekz‑e en la frazo: “Dimanĉe infanoj ludadis en la konstruata domo”?), kiom per rilato al la nefiniteco aŭ preteco de la objekto. La analogio igas neevitebla, ke tiun signifon ili konservu ĉie en la konjugacio – kaj ĝuste la historio de nia lingvo tion konfirmas: pli ol 80 % el la tekstoj publikigitaj en la kvin lastaj jaroj observas la zamenhofan uzadon.

La kuraĝa provo de niaj tri kolegoj demonstri, ke ankaŭ la atisma teorio povas pretendi la zamenhofecon kaj la fundamentecon, konvinkos nur la jam konvinkitajn. Ĝi malsukcesis same ĉe la du partoj de mia Demandaro:

I. – En la tri kernaj frazoj de la Ekzercaro (§ 12, 19 - § 25, 21 - § 33, 7) ili kapablis doni al la formo “estis -ita” sencon de antaŭtempeco nur per trudado de nenatura interpreto. Pri Georgo Vaŝington, ekz‑e, nia kolego Isbrucker elpensis al tiu granda homo “samaĝan amikon”, pri kies ekzisto oni supozeble “parolus en 1752”; dum nia kolego Vilborg asertas, ke por ĝuste kaj korekte paroli pri la dato de ies naskiĝo, oni devas antaŭe scii, ĉu tiu persono estas ankoraŭ vivanta aŭ ne.

Same pri la frazo de la malfeliĉa onklo, ĉe kiu nia kolego Vilborg estas devigata supozi, ke “mortis” estas ankaŭ pluskvamperfekto kaj klariĝas nur per la subkompreno de ia antaŭmetita tempopunkto: “Estis en la jaro 1875. Onklo Ferdinando ne vivis plu. Mia onklo ktp...” Nu, per tia metodo de arbitre subkomprenitaj frazoj oni facile povas demonstri ĉion, eĉ ke la fama onklo estas ankoraŭ en la limboj (sufiĉus subkompreni: “Mediumo antaŭdiris al mi, ke en la jaro 2975 iu skribos: mia onklo ktp...”).

La tria frazo estas eĉ pli ĝena por la atistoj, ĉar ĝi precize mencias la tempopunkton, je kiu io okazis (“... la tagon, en kiu li estis naskita”). Por elturniĝi el tiu kaptilo, nia kolego Setälä asertas, ke “sana prudento akceptas, ke malfeliĉon ne povas kaŭzi la okazo de naskiĝo mem, nur la vivo, kiu sekvis”, kaj ke “tiuj malfeliĉoj ja komenciĝis nur, kiam li estis naskita, t.e. post la okazo”. Li simple preteratentas, ke ankaŭ al nenia “sana prudento” iam venus la ideo “malbeni tagon”, kaj ke la frazon klarigas nur la antikva kaj ankoraŭ nun vegetanta kredo astrologia, laŭ kiu ne nur la tago mem, sed la ĝusta horo de la eluteriĝo de homo antaŭdeterminas ties tutan vivon (Kp Ijob III, 3 – kie li povos konstati, ke por Zamenhof “estis naskita” kaj “naskiĝis” estas ĝuste sinonimaj). Siaflanke, nia kolego Vilborg, kiu klarigas la participon per antaŭtempeco, konsideras tute certa, ke la aktivigo: “li malbenis la tagon, en kiu lia patrino naskis lin” bone redonas la sencon de la frazo: sed kiu do, krom por la bezonoj de apriora teorio, vidus en ĉi tiu “naskis” ian pluskvamperfekton?

Jen al kiaj fortostreĉoj de sia imago kondamnas sin tiuj, kiuj ne volas akcepti simplan tekston en ĝia natura senco, kaj anticipe decidis perforte enirigi ĝin en aprioran teorion. La vero estas, ke al ĉiu senantaŭjuĝa spirito la formoj “estis -ita” en tiuj tri frazoj aperas kiel simplaj pasivaj preteritoj; tion cetere agnoskis interpartianaj lingvistoj, kiel nia kolego D‑ro Collinson kaj nia ekskolego D‑ro Manders.

II. – En la parto de la § 25a klare dediĉita al la distingo inter -ata kaj -ita, niaj tri kolegoj asertas, ke neniu el la tieaj frazoj estas en konflikto kun la tempopunkta sistemo, kaj mi tre volonte konsentas kun ili. Sed ne pri tio sole estas la demando. Ili forgesas, ke teorio estas plenvalora nur, se ĝi klarigas ĉiujn aspektojn de la fenomeno.

Nu, la koncerna paragrafo prezentas al ni kvar duopojn da frazoj, kaj en ĉiu el tiuj kvar duopoj senmanke enestas ĉe la ata-frazoj la nuanco de daŭro-ripetiĝo kaj ĉe la ita-frazoj la nuanco de finiteco-definitiveco: ĉu tiel okulfrapa insistado ŝuldiĝas nur al okaza koincido? Kiu do kredus, ke inteligenta homo, kiel sendube estis Zamenhof, por klarigi la “nete tempan signifon” de la participoj, estus elpensinta nur frazojn, kiuj ĉiuj reliefigas alian signifon? Kial do, ekz‑e, anstataŭ kontrastigi la definitivan pagon de unu ŝuldo al unu persono difinita kun la nepagado de eventualaj ŝuldoj al diversaj personoj, li ne uzis unu el la tipaj frazoj karakterizaj de la atismaj demonstracioj: “Je la 10a mia ŝuldo estis pagota, je la 11a ĝi estis pagata, je la 12a ĝi estis pagita”? Se tion li ne faris, li do celis demonstri ion alian.

Kiel pli simple estus konfesi, kiel D‑ro Manders en sia grava artikolo-recenzo, afable dissendita de la Prezidanto Isbrucker al ĉiuj akademianoj: “Pri la zamenhofeco de la itismo mi ne plu kuraĝas dubi: ne nur la Fundamento, sed ankaŭ la tuta verkaro de Zamenhof atestas pri tio!”.

G. Waringhien.

6.

La rezultojn de la voĉdono registris la Cirkulero N° 79a de la 27. Julio 1965.

En la tempo de la voĉdonado, la nombro de la akademianoj estis 46, la nombro de la voĉdonintoj 33, do supera al la du trionoj de la membroj. La necesa plimulto estis do 17. Pri la dekkvar punktoj respondis:

jese 24 (Albault, Atanasov, Auld, Baghy, Bernard, Conterno, Dalmau, Domingues, Downes, Gregor, Hodakowski, de Hoog, Kalocsay, La Colla, Lapenna, Nakamura, Neergaard, Obruĉev, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rotkvič, Szilágyi, Waringhien).
nee 4 (Rosbach, Solzbacher, Støp-Bowitz, Vilborg).
mikse 2 (Butler: ne pri la punkto 14a, senresponde pri la aliaj; Collinson: jes pri la 1a, 5a kaj 6a punktoj; ne pri la 4a, 12a, 13a kaj 14a; sindetene pri la ceteraj).
sindetene 3 (Faulhaber, Kawasaki, Krestanov).

Krome rifuzis partopreni en la voĉdonado 10 (Bugge-Paulsen, Cseh, Haferkorn, Isbrucker, Jung, Lippmann, Pragano, Setälä per kolektiva deklaro; Söderberg kaj Bokarev per apartaj leteroj). Ne respondis 3 (Ossaka, Sevak kaj Wong Kenn).

La Prezidanto komentis jene tiujn rezultojn:

Oni vidas, ke la enketo ne estis senutila, sed alportis pozitivan rezulton: la Akademio povis fine, per plimulto el 7 voĉoj, esprimi sian opinion, ke la Fundamento entenas klaran instruon pri la uzado de la participoj, kaj ke tiu uzado estas konforma ne al la kutimoj de la skolo A (tiel dirita “atismo”), sed ja al la kutimoj de la skolo Z (tiel dirita “itismo”). De nun la Esperantistaro disponas do oficialan interpretadon de la Fundamento pri tiu punkto.

Restas dua etapo, doni praktikan formuladon de tiu fundamenta kaj zamenhofa uzado. Tiucele, laŭ la artikolo 14a de la Statuto, mi nun transdonas la dosieron de la afero al la Direktoro de la Gramatika Sekcio, petante lin ellabori, sur la bazo de la reguloj donitaj de Zamenhof al Beaufront kaj kun la konsidero de la rimarkoj faritaj de niaj kolegoj dum ĉi tiu enketo, voĉdonotan tekston, kiu prezentu, en senpartia formo kaj ekster ĉia teorio aŭ sistemo, la principojn de la fundamenta kaj zamenhofa uzado de la participoj, ĉu en epiteta, ĉu en apudverba uzado. Oni tiam klare vidos, ke neniam temis, kiel kelkaj kolegoj timas, pri enkonduko de aspekteco en la Esperantan konjugacion, sed pri la difino de la ĝusta valoro de la participaj sufiksoj.

Estas cetere espereble, ke la tri kolegoj Bokarev, Butler kaj Solzbacher, kiuj aludis al ebleco de neŭtrala vidpunkto en tiu demando, sed bedaŭrinde ne havis ĝis nun la tempon ĝin detale klarigi, bonvolos komuniki al la Direktoro de la Gramatika Sekcio siajn proponojn pri nuanca kaj sufiĉe elasta formulado de la koncerna teksto.

Sekve de tiu decido, la Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko verkis Raporton, pri kiu li petis, konforme al la artikolo 14a, la opiniojn de la sekcianoj: el la 8 ĝin akceptis 5 (Albault, Gregor, Lapenna, Pumpr, Régulo Pérez), ne respondis 3 (de Hoog, Rosbach, Sevak). La voĉdonado pri tiu Raporto havis por templimo la 1an de Julio 1966.

7. ELTIRAĴO EL LA CIRKULERO N° 82a

Vitry, la 15an de Aprilo 1966.

RAPORTO DE LA DIREKTORO
(Sekcio pri Gramatiko)

Sinjoro Prezidanto!

1. Pri la ata-ita problemo ekzistas dokumento, kiu povas esti rigardata kiel la esprimo de la vidpunkto de Zamenhof, kaj kiu tial estas aŭtoritata. Estas la merito de niaj kolegoj Krestanov kaj La Colla, ke ili la unuaj atentigis pri la tiu-rilata signifo de la verko de L. de Beaufront “Commentaire sur la Grammaire Esperanto”*: ĝi efektive apartenas al la “Kolekto Esperanta aprobita de D‑ro Zamenhof”, t.e. laŭ Zamenhof mem (vidu “Fundamento”, Antaŭparolo 5‑2) al tiuj verkoj “eldonitaj... sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo”. Ekzistas plie pri la koncerna parto de la “Commentaire” la atesto de nia iama kolego D‑ro Pierre Corret pri la konfirmo, skribita al li de S‑ro de Beaufront en Marto 1933, ke tiu parto de la Commentaire “estis rekte inspirita de Zamenhof”. Tiu ĉi do sendube aŭtoritata verko resumas la regulojn pri la uzado de -ata kaj -ita jene (Kp cetere en “Lingvaj respondoj”, eld. 1962: n‑rojn 109/110):

* “Komentario pri la Gramatiko de Esperanto”: teksto senŝanĝa en la 5 eldonoj.

“Uzu ata, se la ago estas efektiviĝanta rilate al la tempo, pri kiu temas.

Ekz‑e: Mi estas amata (nun). Mi estis amata (tiam). Mi estos amata (en la tempo, pri kiu mi parolas aŭ pensas).

La ago estas, estis aŭ estos nuna rilate al la tempo, pri tiu temas.

Uzu ita, se la ago efektiviĝis pli frue, ol la tempo, pri kiu temas.

Ekz‑e: Mi estas vestita de du horoj. Mi estis vestita de du horoj. Mi estas certa, ke mi estos vestita du horojn pli frue, ol vi.

La agon oni estas, estis aŭ estos plenuminta antaŭ la koncerna tempo, antaŭ la du horoj, pri kiuj temas.

Rimarko – Se oni konsideras nur la efektivigitan faron, la rezulton de la ago kaj ne ĝian disvolviĝadon, oni uzas ita.

Ekz‑e: Morgaŭ mi estos akceptita de la reĝo. Tiu libro estos presita en Parizo. Mi konsideras nur unu aferon, tio estas, ke el la ago montrita de la du verboj rezultos, en la unua ekzemplo, homo akceptita ; kaj en la dua, libro presita.

Sed se mi konsiderus la agon mem en ĝia plenumiĝado, en la kondiĉoj, en kiuj ĝi malvolviĝas, malvolviĝis aŭ malvolviĝos en la tempo, pri kiu mi parolas, mi uzus ata, tial ke en tia okazo la ideo de tempo estus la pli grava, kaj temus ja efektive pri nuntempo rilate al la koncerna tempo.

Ekz‑e: Se mia amiko estus kuracata de tiu kuracisto, li certe resaniĝus. Li estos akceptata kun la plej grandaj honoroj: la ceremonio daŭros almenaŭ du horojn. Li estos nomata Petro.

En ĉi tiu lasta ekzemplo, mi komprenas, ke li havos konstante la nomon Petro, aŭ almenaŭ dum la daŭro de difinita tempo. Sed, se mi volus aludi la nedaŭran okazon, per kiu ĉe la bapto li ricevos la nomon Petro, mi dirus: Li estos nomita Petro.

Resume, ata ĉiam entenas ideon pri ioma daŭro de efektiviĝo de la ago, kiun oni rigardas kiel nunan en ĝia modo aŭ tempo.
Male, ita ĉiam entenas ideon pri nedaŭra ago, ĉe kiu oni atentas nur la plenumitan agon, la rezulton. Ĉi tiu formo montras ankaŭ la antaŭecon de la ago, se oni komparas ĝian tempon kun la tempo de alia ago.”

(Tradukita el la franca lingvo*)

* Ni penis reprodukti kiel eble plej fidele la tipografion de la originalo. G.W.

2. La Esperantaj literaturo kaj gazetaro, same kiel la Esperante elsendantaj radiostacioj, uzas la participojn nur laŭ la ĉi-supre klarigita maniero.

Ŝajnas evidenta, ke la “itismaj” formoj regas en la aktuala lingvouzo.

3. En enketo antaŭ nelonge plenumita pri la uzado de la participoj en la “Fundamenta Ekzercaro”, pli ol 50 % el la Akademianoj voĉdonis POR tio, ke Zamenhof uzis ilin en tiu lernolibro itisme , kaj nur 12 % neis tion.

La ĉi-supre citita instruo de Zamenhof, la fakta lingvouzado de la plimulto de la esperantistoj kaj la interpreto pri la uzado de la participoj en la Fundamento, aprobita de la plimulto de la Akademio, venigas min al la konkludo, ke la Akademio devas nun publike komuniki la decidon faritan sur tiu ĉi bazo.

Mi sekve havas la honoron proponi al la voĉdono de la Akademio jenan rezolucion, kiu, se akceptita, estos poste publikigita.

REZOLUCIO

La Akademio, aprobe konsiderinte la konkludojn de la Enketo de la Prezidanto pri la signifo de la ekzemploj de pasivaj verboformoj en la Fundamento;

atentante la Raporton de la Direktoro de la Gramatika Sekcio, decidas oficialigi jenajn principajn regulojn:

1°- La Esperanta konjugacio konsistas nur el tri verbotempoj: la estanta (aŭ as-tempo, aŭ prezenco), la estinta (aŭ is-tempo, aŭ preterito) kaj la estonta (aŭ os-tempo, aŭ futuro).

2°- Ĉiuj aliaj temporilatoj, kiel ekzemple la antaŭpreterito, la antaŭfuturo, ktp., estas esprimataj per adverboj, konjunkcioj, aŭ simple per la kunteksto.

3°- La ses participoj, uzataj aŭ apud substantivo (resp. pronomo) aŭ apud la verbo “esti”, montras, en kia fazo de la ago troviĝas la subjekto, respektive la objekto: aŭ komencita kaj ne finita (-ant, -at), aŭ finita kaj plenumita (-int, -it), aŭ ankoraŭ ne komencita sed intencata aŭ atendebla (-ont, -ot ).

4°- Sekve la formoj “estas, estis, estos, estus, estu, esti -ata” insistas pri la daŭro aŭ ripetiĝo de la ago; kaj la formoj “estas, estis, estos, estus, estu, esti -ita” insistas pri la rezulto de la ago. La formoj kun “-ita” povas ankaŭ montri la antaŭtempecon en la okazo, se en la frazo estas tiurilata aparta indiko.

Al tiu ĉi Rezolucio la Akademio deziras aldoni jenon: ĉar ĝis nun ne ekzistis ia oficiala difino por la uzado de la pasivaj participoj, la opinioj pri tiu temo estis kompreneble diversaj, kaj oni ne devas interpreti la nunan oficialigon kiel kondamnon de tiuj esperantistoj, kiuj alprenis la starpunkton uzi la pasivajn participojn laŭ la tiel nomata “nete tempa sistemo”. Tial la Akademio rekomendas eviti pliajn diskutojn pri tiu temo, kaj esperas ke oni en harmonio lasos al la praktika uzado, kiu en ĉiu vivanta lingvo estas la sole fakta definitiva instanco, restarigi ankaŭ sur tiu ĉi punkto, laŭ la vortoj de Zamenhof, “tiun severan unuecon, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera perfekteco.”

La Direktoro,

D. B. Gregor.

8.

La rezultojn de la voĉdono pri tiu Rezolucio registris la Cirkulero N° 84a de la 10. Novembro 1966.

En la tempo de la voĉdonado, la nombro de la akademianoj estis 43, la nombro de la voĉdonintoj 24, do malsupera al la du trionoj de la membroj. La necesa plimulto, en tiu okazo (Art. 16 de la Statuto) estis do 22. Respondis:

jese 21 (Albault, Atanasov, Auld, Bernard, Conterno, Domingues, Gregor, Hodakowski, de Hoog, Kalocsay, Krestanov, Lapenna, Nakamura, Neergaard, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rotkvič, Sevak, Szilágyi, Waringhien).
nee 2 (Butler, Haferkorn).
sindetene 1 (Downes).

Krome, kolektive rifuzis partopreni en la voĉdonado 6 (Faulhaber, Jung, Lippmann, Setälä, Støp-Bowitz, Vilborg). Ne respondis 13 (Baghy, Bokarev, Bugge-Paulsen, Collinson, Cseh, Isbrucker, Kawasaki, Ossaka, Pragano, Rosbach, Söderberg, Solzbacher, Wong Kenn).

La Rezolucio ne estis akceptita. La diferenco inter ĉi tiu voĉdono kaj la antaŭa venas de du kaŭzoj: a) intertempe mortis tri akademianoj fidelaj al la Zamenhofa uzado: Dalmau, La Colla kaj Obruĉev. b) la ses ĉi-supre montritaj kolegoj faris kampanjon por la nerespondado: kvankam tiu taktiko estas kontraŭa al la spirito de la Statuto (vidu la artikolon 18), ĝi havis la avantaĝon aldoni al la grupo de la intencaj nerespondantoj la kolegojn, kiuj pro malsano aŭ alia motivo preterlasis respondon aŭ kutimas ne voĉdoni. Se, anstataŭ rifuĝi en tiu procedura artifiko, la 6 iniciatintoj de tiu kampanjo estus voĉdonintaj ne, konforme al sia konvinko, la cifero de la du trionoj (29) estus superita, la necesa plimulto estus 15 kaj la Rezolucio estus aprobita. La neakcepton de la Rezolucio estus do neĝuste interpreti kiel definitivan forĵeton de la Zamenhofa sistemo. Intertempe 16 akademianoj (Butler, Collinson, Cseh, Downes, Faulhaber, Haferkorn, Isbrucker, Jung, Lippmann, Pragano, Rosbach, Setälä, Söderberg, Støp-Bowitz, Vilborg, Wong Kenn) estis proponintaj formulon de “provizora kompromiso” kaj postulis, ke la Prezidanto voĉdonigu pri ĝi la Akademion. Al tio la Prezidanto respondis, fine de la sama Cirkulero:

Tion mi ne faros, ĉar la utilecon de tia “kompromiso” mi absolute ne vidas.

Mi memorigas al niaj kolegoj, ke la levon de la nuna demando motivis la bezono de normo, laŭ kiu redakti la oficialajn tekstojn kaj decidi eventuale inter la du eblaj signifoj, kiujn la uzo de -ata povas estigi en juraj, komercaj, diplomatiaj ktp dokumentoj. Nenia nigra-blanka rezolucio povus doni praktikan solvon al tiu demando. Eĉ se supozi ĝin tute neŭtrale redaktita, ĝin ĉiu partio interpretus kiel la oficialigon de sia propra sistemo – kaj kian ŝanĝon tio alportus al la nuna situacio?

Sed neŭtrale redaktita la proponita kompromiso ja ne estas: sufiĉas legi la nomojn de la subskribintoj. Se oni volus lojale prezenti la “regulon de Beaufront” (“aprobita kaj eldonita sub la persona kontrolo kaj kunhelpo” de Zamenhof, tion ni ne forgesu), oni ne elektu arbitre el la kvar egale graslitere presitaj paragrafoj nur la tri unuajn, al kiuj estas eble doni “nete tempan” interpreton forigante la kvaran, kiu ja klarigas la esencan signifon de la “estanta” kaj “estinta” pasivaj participoj: “Ata ĉiam entenas ideon pri ioma daŭro de efektiviĝo de la ago, kiun oni rigardas kiel nunan en ĝia modo aŭ tempo. Male Ita ĉiam entenas ideon pri nedaŭra (1) ago, ĉe kiu oni atentas nur la plenumitan agon, la rezulton.” Kaj ĝuste tiu kvara paragrafo koincidas kun la regulo publike donita en 1932, antaŭ la Pariza Universala Kongreso, de la tiama Direktoro de la Gramatika Sekcio, D‑ro Lippmann: “Ne estas malfacile trovi la ĝustan formon: ĝi rezultas el la simpla konstato de la efektiva daŭro de la ago (-ata, se daŭranta, -ita, se finita)”. (Oficiala Raportaro, p. 91). Al ĉi tiu minimuma formulo (se nur sub la daŭro oni komprenas ankaŭ la ripetiĝon) povus ja reduktiĝi la tuta Zamenhofa uzado. Sed ĉu nia kolego Lippmann subskribus ĝin ankoraŭ nun?

1 Oni povus traduki ankaŭ: transira.

9. ELTIRAĴOJ EL LA AKADEMIA CIRKULERO N° 90a.

Vitry, la 1an de Oktobro 1967.

...Unu alian gravan problemon pri la pasivaj participoj ni ja elmetis al la esplorado de la Akademio per niaj Cirkuleroj n° 76, 79, 82 kaj 84; sekve de la neakcepto de la proponita Rezolucio, la demando estis laŭstatute resendita al la Sekcio pri Gramatiko por plua pristudo.

Sed de tiu tempo la Prezidanto ricevis de du grandaj naciaj Asocioj – la franca kaj la germana, de unua faka Asocio de Instruistoj – la germana, kaj fine de la internacia Komitato de UEA rezoluciojn, petantajn de la Akademio rapidan kaj definitivan solvon de tiu demando, kio interalie pruvas, ke la pozicio de la Estraro en la supre cititaj Cirkuleroj respondas al la tre ĝenerala opinio de la esperantistaro. La valoro de la motivoj formulitaj en tiuj rezolucioj (kies tekston vi trovos ĉi-sube) kaj la reprezenta kapablo de ĝiaj voĉdonintoj devigas nin tuj elmeti denove antaŭ vi la koncernan demandon, ne cedante al la kontraŭa rezolucio de la Norvega Ligo (15. Majo 1967), kiu “admonas serioze al la Akademio de E‑o ne alpreni decidon en la participa demando por unu el la du interpretoj kaj kontraŭ la alia, sed lasi la solvon al la natura, libera evoluo de la lingvo”, kun la motivaĵo, ke “oficiala decido por unu el la du interpretoj povos malhelpi la enkondukon de E‑o kiel facila internacia lingvo en la lernejojn de iuj landoj, kaj eĉ krei danĝeran skismon en nia movado”.

Ni efektive opinias, ke ĉe scienca esplorado kaj objektiva diskutado ne estas konvene paroli pri skismo kaj ke tiaspecaj minacoj ne povas esti utilaj kaj helpaj por trankvila laborado de la Akademio; sed precipe la unuan argumenton ni rigardas refutita de la sinteno de la Esperanto-Unuiĝo de la Germanaj Instruistoj, kiuj pro sia profesio mem estas pli kompetentaj juĝi pri la instruebleco de nia lingvo en ĝermanlingvaj landoj, ol la nefakaj norvegaj kongresanoj, kaj kiuj esprimis sian aliĝon al la Zamenhofa particip-uzado.

Cetere alia grava afero instigas nin urĝi la Akademion al rapida kaj definitiva solvo de tiu demando. En somero de la nuna jaro nia kolego E. Vilborg eldonis la unuan numeron de “Interlingvistika cirkulero”, sub la titolo FOKUSO; ĝi estas destinita starigi “kontakton intersisteman”, kaj estas senpage sendata al ĉiuj Akademianoj, “al aliaj eminentaj esperantologoj kaj al kelkaj konataj interlingvistoj reprezentantaj aliajn sistemojn”, krome al la ekspluatataj periodaĵoj, i.a. al “Cosmoglotta” kaj al “Rivista de Interlingua”, du gazetoj, kiuj konstante atakas kaj misprezentas nian lingvon. Ne estas kontesteble, ke la tie presita bibliografio kaj la analizo de du novaj projektoj povas utili al interlingvistoj, kaj ke la iniciativo de nia kolego havas sciencan intereson. Sed tiun unuan numeron li inaŭguris per polemika artikolo “La participa demando ree aktuala”, en kiu li klare elmetas la fakton, ke unu sama frazo Esperanta povas havi unu signifon por atisto kaj alian malsaman por itisto. Sendube kun la plej bonaj intencoj nia kolego tiel metas en la manojn de niaj kontraŭuloj plej danĝeran batalilon: ĉar ĉiufoje, kiam niaj propagandistoj provos atingi de iu nacia aŭ internacia instanco enkondukon de Esperanto en iun fakon, instruan aŭ alian, ili de nun frontos anon de Interlingue aŭ de Interlingua, kiu, kun tiu cirkulero en la mano, facile pruvos al la koncernata instanco ke Esperanto ne estas akceptebla kiel internacia lingvo, ĉar ĝi malhavas la plej bezonatan klarecon kaj allasas por unu sama frazo du malsamajn sencojn, kio povus okazigi en la diplomatiaj, juraj ktp. tekstoj senrimedajn konfuzojn. Tiun grandan kaj jam de nun minacantan danĝeron ni povos eviti sole nur, se ni kapablos respondi al tiuj konkurantoj “Ne, tio plu ne estas vera, ĉar la Akademio decidis!”.

* * * * *

Jen nun la ĉi-supre aluditaj dokumentoj:

1) Union Française pour l’Espéranto (U.F.E.)

Parizo, la 17‑an de Majo 1967.

Estimataj gesinjoroj Akademianoj,

Kiel oficiala organizaĵo de la franca esperantistaro ni havas la honoron turni nin al vi, kiel al la plej alta instanco en Esperanto-lingvaj demandoj, por peti de vi oficialan decidon en la sekvanta afero.

Antaŭ nelonge, kaj por certiĝi pri la klareco de nia lingvo post la konataj participdiskutoj, nia Unuiĝo submetis al la paralela Asocio en Germanujo kvar testofrazojn, kiujn vi trovos ĉi-kune.

El nia enketo montriĝis, ke la estraro de Germana Esperanto-Asocio sin deklaris nekompetenta por respondi pri la senco de la kvar frazoj kaj, sekve, nekapabla doni oficialan opinion. Ni rimarkigas, ke la diritaj frazoj estas kiel eble plej kompletaj en si mem kaj tre simplaj.

Per letero, ne oficiala, nur privata, la Prezidanto de G.E.A. informis nin, ke li tute ne akordas kun ni pri la senco de la kvar frazoj. La Vic-Prezidanto de GEA skribis, ke ambaŭ sencoj estas ĝustaj “depende de tio, ĉu oni estas atisto aŭ itisto”.

Estas evidente, ke propagandi tian lingvon, en kiu la samaj vortoj ne havas la saman sencon por ĉiuj, povus fariĝi – almenaŭ en Francujo – malfacila entrepreno. Pro tio, kaj por orienti nian estontan agadon sur la Esperanta kampo, ni petas vin insiste, ke vi bonvolu diri al ni, kiu el la du sencoj atribueblaj al ĉiu el la kvar frazoj estas konforma al la lingvouzo kaj kutimo de D‑ro Zamenhof.

Ni estos tre dankaj al vi, se vi bonvolos konigi vian decidon kiel eble plej baldaŭ.

Kun sinceraj salutoj,

R.Llech-Walter, Prezidanto.

2) Esperanto-Vereinigung Deutscher Lehrer

Hannover, 16.6.67.

Estimata Sinjoro Profesoro!

La Estraro de Esperanto-Unuiĝo de Germanaj Instruistoj (EUGI) havas la honoron informi vin, ke ĝi akceptis en sia kunsido de la 5.3.1967 Rezolucion, en kiu ĝi deklaris sin fidela al la Zamenhofa Esperanto. La tekston de tiu Rezolucio oni povas legi en la maja numero de “Germana Esperanto-Revuo”.

La Estraro de nia Germana Esperanto-Asocio ricevis de siaj francaj kolegoj kvar testofrazojn, kiujn ĝi estis petita interpreti. La estraro respondis al la francaj kolegoj, ke ĝi estas konvinkita, ke neniu el la organoj de GEA estas kompetenta decidi pri tio.

Ĉar ankaŭ ni opinias, ke ne estas nia tasko fari decidojn en pure lingvaj demandoj, ni turnas nin al la Akademio de Esperanto, kiun ni kredas la sola instanco, kiu povas doni klarecon al la afero. Ni petas vin, ke vi bonvolu komuniki al ni kaj al la Esperanta publiko, kia estas la senco de la kvar testofrazoj. Ni devas aldoni, ke ni ne deziras ricevi la opinion de tiu aŭ alia Akademiano, sed nur la sencon, kiun la frazoj havas laŭ la Zamenhofa lingvouzo, kiun ni rigardas norma por Esperanto.

Ni kredas, ke, same kiel ni mem, la Esperanta publiko atendas de la Akademio la baldaŭan decidon en tiu demando.

Ni petas vin, Sinjoro Profesoro, akcepti la esprimon de nia alta estimo.

Por la estraro de EUGI

Heinrich Müller, Prezidanto.

3) Deutscher Esperanto-Bund

Nürnberg, 20.7.1967.

Estimata s‑ro prof. Waringhien,

La jarĉefkunveno de Germana Esperanto-Asocio, kiu okazis pentekoste en Hamburgo, diskutis laŭ propono de la estraro de la Sarlanda Esperanto-Ligo pri akcepto de rezolucio, en kiu la jarĉefkunveno sin deklaru fidela al la Zamenhofa Esperanto.

La jarĉefkunveno konstatis kaj decidis, ke ĝi ne estas kompetenta decidi pri lingvaj aferoj, kaj komisiis la estraron de GEA transdoni al la Akademio jenan deziron:

“La jarĉefkunveno de Germana Esperanto-Asocio esprimas sian deziron, peti la Akademion de Esperanto, science esplori kaj solvi la problemon de pasivaj participoj laŭ Zamenhof.”

Kun sinceraj salutoj,

D‑ro W. Bormann, Prezidanto,

L. Pickel, Ĝenerala Sekretario.

4) Universala Esperanto-Asocio

Eltiraĵo el la Protokolo de la Komitatkunsido, la 4‑an de Aŭgusto 1967 en Roterdamo (ĉapitro 14, Ĝenerala trarigardo):

“La Prezidanto tute apogas la proponon..., ke oni transdonu la aferon de la participoj al la Akademio kun la peto, ke ĝi solvu la demandon kiel eble plej baldaŭ. Tiu ĉi propono estas unuanime akceptita de la Komitato.

“Plue la Prezidanto proponas, ke la Komitato rekomendu al ĉiuj landaj asocioj ne publikigi en siaj respektivaj organoj kion ajn pri tiu demando, kaj same tiel ke ankaŭ estu farita rekomendo al la gazetoj, kiuj ne apartenas al UEA aŭ al la landaj asocioj aŭ fakaj organizaĵoj ne ligitaj al UEA, ke ankaŭ ili respektu tiun rekomendon de la Komitato kaj ne aperigu kion ajn pli pri tiu demando de la participoj. La Komitato akceptas unuanime ankaŭ tiun proponon.”

* * * * *

Konforme al la deziroj tiel esprimitaj, ni komunikas al vi la kvar testofrazojn, petante vin voĉdone elekti el la po du proponitaj sencoj tiu, kiu estas konforma al la lingvouzo de D‑ro Zamenhof. Poste, surbaze de la ricevitaj respondoj, ni petos de la Direktoro de la Gramatika Sekcio novan formuladon de la valoro de la pasivaj participoj kaj ĝin submetos al via voĉdono. Ni esperas, ke en tiuj du voĉdonoj ĉiu Akademiano kuraĝos eldiri klare sian opinion, kaj ne rifuĝos eviteme en facila nerespondeco.

Kun nia altestima saluto,

G. Waringhien Prezidanto,
P. Neergard Vicprezidantoj,
A. Atanasov
R. Bernard Sekretario.
TESTOFRAZOJ

1 - “Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970.”

= Do la garantiantoj estos kvitaj,

A) se en la daŭro de 1970 oni komencos kaj daŭrigos la rekonstruadon de la domoj detruitaj....

B) Nur se en la daŭro de 1970 oni finos la rekonstruadon.

2 - “Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9‑an de Majo.”

= A) la ŝuldanto senŝuldiĝos la 9‑an de Majo;

B) la ŝuldanto senŝuldiĝos plej malfrue la 8‑an de Majo.

3 - “Ni asertas, ke la aŭtomobilo de s‑ro X estis efektive riparata la lastan semajnon.”

= A) la lastan semajnon oni efektive okupiĝis pri la riparado de de la aŭtomobilo;

B) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon de la aŭtomobilo.

4 - “Via propono estis unuanime akceptita la 3‑an de Junio.”

= A) oni akceptis la proponon la 3‑an de Junio;

10. ELTIRAĴOJ EL LA AKADEMIA CIRKULERO N° 91

B) oni akceptis la proponon antaŭ la 3‑a de Junio.

Vitry, la 23an de Novembro 1967.

... Okaze de la voĉdono aranĝita en la Cirkulero 90‑a mi ricevis du deklarojn. La unua estis subskribita de kolegoj Jung, Faulhaber kaj Cseh; al tiu deklaro aliĝis krome kolegoj Støp-Bowitz, Vilborg, kaj “plenkore” Butler. Mi opinias preferinda, pro la digno de nia Akademio, pro respekto al la pasintaj meritoj de ĝiaj aŭtoroj kaj pro deziro al la paco, ne reprodukti en oficiala dokumento nek respondi tian pecon. Mi tiom pli bedaŭras, ke la aŭtoroj komunikis ĝin al personoj eksteraj al la Akademio.

La dua deklaro, subskribita de kolegoj Vilborg, Støp-Bowitz kaj Setälä, estas de pli serioza tono. Ĝi prezentas kvin ĉefajn kritikojn: 1° “estas sub la digno de la Akademio transsalti la plej gravan fazon antaŭan al la decido: la esploradon”, farotan de la Sekcio pri Gramatiko; 2° la elpaŝo de la Estraro estas “influita de ekster-akademiaj organizaĵoj”; 3° la “Zamenhofa Esperanto estas difinita per la Fundamenta Gramatiko”; 4° “Zamenhof atribuis pli da graveco al la Gramatiko ol al la Ekzercaro”; 5° “kiel eblan bazon por interkonsento... ni pli frue proponis la regulon de de Beaufront”.

La respondoj al tiuj kritikoj estas tiel facilaj, ke apenaŭ plenvaloras ilin eldiri. 1° Kiam en Aprilo 1966 la Direktoro de la Gramatika Sekcio prezentis, post enketo daŭrinta jam de Februaro 1965, projekton de Rezolucio, tiuj samaj kolegoj principe rifuzis partopreni en la voĉdonado. Tio estis ja lerta manovro, por igi necesa la absolutan plimulton de ĉiuj membroj kaj malhelpi la akcepton de rezolucio, kiu ricevis 21 jes kontraŭ 2 ne kaj 1 sindeteno; sed tio malbone akordiĝas kun la nuna subita respektego por la laboroj de la Gramatika Sekcio.

Ĉu la klarigo ne estus, ke tiuj du kontraŭaj sintenoj devenas de unu sama taktiko de senfina prokrastado, kiun iniciatis jam en la Sofia kunveno de 1963 kol. Faulhaber, proponante lasi la aferon nedecidita... ĝis la venonta jarcento? 2° Vidu en la Statuto la artikolon 13‑an, lastan alineon. 3° Tiu aserto estis jam forĵetita de la Akademio, vidu Cirkuleron 79‑an. 4° Tiun argumenton ŝajne elpensis s‑ro Kruit, kiu provis uzi ĝin por disvastigi la “malsanon tiom-kiom”. Dezirante ŝpari vian tempon, mi simple resendas la interesatojn al la respondo, kiun mi faris siatempe al tiu sinjoro (Vidu Aldonon A). 5° Pli konforme al la vero estus diri, ke niaj kolegoj proponis la du unuajn alineojn de tiu regulo, farante tiele neakcepteblan kaj arbitran distranĉon inter kvar tute egalaj kaj samtipe presitaj paragrafoj. Se eventuale ili ŝanĝis tiun agmanieron kaj pretas nun akcepti tiun regulon en ĝia tuteco, ili bonvolu tion nur diri, kaj ni ĉiuj ĝoje tuj interbrakumos en reunuigita anaro!

* * * * *

Kaj nun, jen la rezultoj de la voĉdono:

Respondis 37 akademianoj; ne respondis 8 kolegoj: Bokarev, Collinson, Cseh, Hodakowski, Sevak, Söderberg, Solzbacher kaj Wong Kenn.

El tiuj 37 respondintoj:

Frazo 1, senco A, pro la § 25, 25 de la Fundamenta Ekzercaro: “Mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn”;

Frazo 2, senco A, pro la § 25, 23: “Mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ ”;

Frazo 3, senco A, pro la § 25, 21: “Kiam via domo estis konstruata...”;

Frazo 4, senco A, pro la § 12, 19: “Vaŝington estis naskita la...”.

Cetere, se kelkaj Akademianoj sentus sin ankoraŭ ne plene informitaj pri la afero, mi estas feliĉa povi nun enmanigi al ili, anekse al ĉi tiu Cirkulero, studmaterialon* tute objektivan kaj pli solidan ol iaj fantaziaj statistikoj kaj piramidaj ĵongloj: ĝin disponigis al mi s‑ro W. Wingen, aŭtoro de tre konata kaj bonega lernolibro de Esperanto por la germanlingvanoj. Lin mi dankas pro lia afableco kaj gratulas pro la seriozeco de lia laboro.

* Temas pri kolekto de 102 frazoj, tiritaj el la unuaj tri volumoj de la “Fabeloj de Andersen”: Zamenhof tradukis ilin el la germana traduko, farita de H. Denhardt el la dana originalo. La germanaj kaj Zamenhofaj frazoj estas cititaj paralele: en ĉiu el ili Zamenhof uzis -ita, dum la atistoj tradukis per –ata. G.W.

IV. Sume: el 45 akademianoj, 37 opini-esprimoj kaj 31 voĉdonoj: ĉar tiu lasta cifero superas la du trionojn el 45, la necesa plimulto estas 16. Estas do decidite, per plimulto el 10 voĉoj, ke, laŭ la Fundamenta kaj Zamenhofa lingvouzo, ĉiu el la kvar testofrazoj havas nur unu sencon, kaj tiu estas la senco A.

Mi kompreneble konigos al la konsultintaj Asocioj la pozitivan rezulton de la nuna voĉdono. Sed, ĉar ĝi prezentas ĝeneralan intereson por la esperantistaro, kaj liveras urĝe bezonatan rimedon ne nur efike rebati la atakojn de niaj konkurantoj-interlingvistoj, sed ankaŭ definitive forigi ĉian eblon de dusenceco en gravaj dokumentoj 1 , la Estraro decidis dissendi al la pli gravaj Asocioj, kaj al la gazetaro oficialan komunikaĵon, kies tekston vi trovos ĉi-poste, kiel aldonon B."**

(1) Nia kolego Sonnenfeld ĵus komunikis al ni trafan ekzemplon de tia danĝero:

“Por prilumi la gravecon de la afero, ni citas el “Heroldo de Esperanto”, n° 14 (1423) de la 16-11-66 la jenan noton:

Tradukdiferencoj en internaciaj traktatoj.

Ne malofte malfacilaĵojn en internacia vivo starigas la fakto, ke la tradukoj en traktato kun du aŭ pluraj egale aŭtentikaj tekstoj ne kongruas. Ekzemple en ĵusa plendo antaŭ la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj ekestis problemo pri la kompreno de art. 5 de la Eŭropa Konvencio koncerne la liberecon kaj personan sekurecon de la individuo. Laŭ la angla teksto de la art. 5, akuzito havas rajton je proceso (“is entitled to trial”) en la daŭro de laŭrezona tempo, sed laŭ la franca teksto la akuzito havas rajton esti prijuĝita (“d’être jugé”) dum laŭrezona tempodaŭro. Alivorte laŭ la angla teksto sufiĉas, ke nur komenciĝis la proceso, sed laŭ la franca teksto estas necese, ke la koncerna tribunalo jam faris sian verdikton antaŭ la finiĝo de la menciita periodo. La diferenco inter la du tekstoj kaŭzis al la Eŭropa Komisiono problemojn de interpretado.

Se en esperanta traduko de la sama teksto oni uzus anstataŭ “prijuĝita” la formon “prijuĝata”, tiam evidente ankaŭ la Esperanta teksto estus ambigua (dubasenca).”

** Vidu Komunikaĵon 4

11. CIRKULERO N° 91a - ALDONO A.

(Eltiraĵo el “Sennaciulo”, n‑ro de Aŭgusto-Septembro 1955.)

Mia opinio pri la egalvaloreco de la Ekzercaro kaj de la Gramatiko rezultas simple el la Antaŭparolo al la Fundamento, kiu diras: “La sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1° La 16‑regula gramatiko; 2° la “Universala Vortaro”; 3° la “Ekzercaro”. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj, li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ ĉi tiuj leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.” (p. VI); kaj plue: “Ĉio, kio troviĝas en ĉi tiu libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem.” (p. VII). Jen klara kaj nedisputebla aserto, kiu faras nenian distingon inter la “tri verkoj”, kaj kiu estis oficiale sankciita de la Unua Kongreso.

La “Lingvaj Respondoj”, male, kiel ajn altvaloraj ili estas, ne apartenas al la oficialaj dokumentoj, sed estas unu el tiuj verkoj, pri kiuj Zamenhof avertis nin, en tiu sama oficiala Antaŭparolo, ke “ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas, k.t.p. estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj... povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga” (p. VII).

Jen do, en la principo, du absolute diversaj dokumentoj: unuflanke la plena Fundamento, kiu estas la definitiva “leĝdonanto” de nia lingvo, aliflanke kolekto de aŭtoritataj, sed ja privataj konsiloj. Uzi tiun ĉi duan dokumenton por submini la unuan estas vere kurioza metodo kaj ne tre scienca.

Sed, eĉ de la citita frazo de Zamenhof k‑do Kruit faras ne ĝustan uzon. Se oni atentas efektive ĝian ĉirkaŭtekston, oni tuj rimarkas: 1° ke temas pri kritiko de unu verso el la “Preĝo sub la verda Standardo”, t.e. pri teksto antaŭa al la oficialigo de la Fundamento; 2° ke temas pri tute bagatela punkto, kiu tuŝas nek la morfologion, nek la sintakson de Esperanto. Jen la du konsideroj, kiuj klarigas la Respondon, kiu tekstas: “La esprimo “reunuigi l’homaron” estas efektive nebona, ĉar apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo. Sed la neobservado de tiu ĉi regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko, sed nur en la “Ekzercaro”, estas ne eraro, sed nur peko kontraŭ boneco de la stilo.” Oni nun bone komprenas, ke la distingo farita ĉi-okaze inter la Gramatiko kaj la Ekzercaro havas ne ĝeneralan valoron, kiel volas kredigi al ni k‑do Kruit, sed aplikon tute limigitan al la koncerna punkto. La samon certe Zamenhof ne estus dirinta pri reguloj, kiel ekz‑e la akuzativo de direkto post prepozicio, pri la uzo de da, pri la gerundio, pri la nominativigo de la objekta predikativo, kiuj estas formulitaj nur en la “Ekzercaro” (§§ 28, 32, 22, 33, 35). Eĉ pri la gramatikaj aferoj oni devas havi iom da takto, kaj ne rigardi ĉiujn regulojn kaj reguletojn same gravaj.

Sed eĉ pri tiel malgrava punkto, kiel tiu neregula apostrofado, la konkludo de Zamenhof estas tute alia, ol kredigus la fragmenta cito de k‑do Kruit: ĉar la Respondo diras plue: “Sekve en prozo tiu ĉi regulo devas esti observata, sed en versoj, kie pro “licentia poetica” oni ofte permesas al si deflankiĝon de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (aŭ pli ĝuste konsilo) ne estas eraro.” Oni vidas, al kio reduktiĝas la duarangeco, kiun kelkaj atribuas al la reguloj de la Ekzercaro: temas simple pri okazo de “poezia licenco”! Mi tute ne kredas, ke Zamenhof estus montrinta la saman toleremon pri la uzado de tiom... kiom... ĉe la komparativo – kaj eĉ se mi eraras en mia supozo, ĉiel k‑do Kruit ne verkadas verse, laŭ mia scio?

“Per du linioj skribitaj de plej senkulpa homo oni povas pendumigi lin”, diris iam kardinalo Richelieu; kaj tiu komprenis la aferojn.

G. Waringhien.