AKADEMIO DE ESPERANTO

AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974

Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10


Ĉi tio estas reeldono de la Aktoj de la Akademio II 1968-1974, unue publikigitaj en la jaro 1976-a kaj tiam presitaj en Britujo de The Blackburn Times Press.

Ni skanis unu el la presitaj versioj, kaj prilaboris la skanaĵon komputile por krei tiun ĉi novan eldonon. Ni provis kiom eble fidele redoni la tipografion de la antaŭa eldono, sed la paĝodivido estas tamen alia en tiu ĉi nova eldono. En la diversaj presitaj versioj de la unua eldono estis ialoke diferencoj. Ni provis en ĉiu tia okazo redoni la plej ĝustan varianton.

En kelkaj okazoj ni aldonis klarigan piednoton. Malgravajn preserarojn ni korektis senkomente.

Ni ŝuldas dankon al multaj personoj, kiuj helpis pri tiu ĉi reeldono. Mi menciu nur kelkajn:

Pri eventuale restantaj eraroj respondecas nur mi, Renato Corsetti, kiu, kiel sekretario de la Akademio de Esperanto, kunordigis la laboron.