La Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto estas la plej grava vortara verko de Esperanto, ĉar la Fundamento estas la baza leĝo de la lingvo.
En la Antaŭparolo de la Fundamento, Zamenhof skribis jene:
[...] en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento"
Tiun laboron de vastigado de la oficiala vortprovizo la Akademio de Esperanto komencis jam en 1909, kiam ĝi eldonis la Unuan Oficialan Aldonon al Universala Vortaro (1OA). Poste sekvis dum la jaroj 1919 - 2007 ok pliaj Aldonoj: 2OA - 9OA (vidu detalojn en la helpotekstoj de la "Akademia Vortaro").
La Oficialaj Aldonoj mem estas nuntempe malfacilege atingeblaj, sed multaj vortaroj (ekz. Plena Ilustrita Vortaro) indikas ĉe ĉiuj lingvoelementoj ilian statuson: ĉu Fundamenta, ĉu Oficiala, ĉu neoficiala. Bedaŭrinde ne ĉiam la indikoj en vortaroj estas ĝustaj.
La tuta ĝisnuna oficiala materialo de Esperanto estas konsultebla en tiu ĉi TTT-ejo sub la nomo "Akademia Vortaro".