DEMANDO [2013.03.26]
Mi sendas al vi citaĵon el teksto publikigita en la sveda:
Företaget Google har uppvaktat Språkrådet om att ändra definitionen av
ordet ogooglebar i nyordslistan. I dag tar vi i stället bort ordet och
markerar samtidigt vårt missnöje med Googles försök att styra språket.
[http://www.sprakradet.se/15922]
Esperanta traduko:
La entrepreno Google petis la Lingvan Konsilantaron ŝanĝi
la difinon de la vorto “ogooglebar” (= “neguglebla”) en
la listo de novaj vortoj. Hodiaŭ ni anstataŭe forigas la
vorton, samtempe signalante nian malkontentecon pri
la provo de Google regi la lingvon.
Vidu ankaŭ [http://www.bbc.co.uk/news/world-europe-21944834],
kie tiun ĉi temon oni analizas en la angla.
Nu, ĉu elvivos la vorto “neguglebla” en esperanto?
Ĉu Google intervenos?
RESPONDO
Kara samideanino,
En Esperanto la vorto “neguglebla” estas tute regule
derivita de la verbo “gugli”. Tial la demando esence
estas, kiugrade la jura posedanto de varmarko rajtas limigi
aŭ regi ĝian komunlingvan uzadon (kaj la uzadon de derivitaj
vortoj).
La verbon “gugli” (= serĉi en la Interreto uzante serĉilon
de la kompanio Google kaj, per plivastigo de la signifo,
iel ajn serĉi en la Interreto, eĉ senrilate al Google) oni
efektive iom ofte aŭdas, ankaŭ en Esperanto. Tamen ĝi
(ankoraŭ?) ne iĝis vaste uzata Esperanta vorto kun sufiĉe
firma signifo. Esence, “gugli” estas ĵargonaĵo,
kaj la Konsultejo ne intencas diveni uzotecon kaj stilan
taŭgecon de tiu ĉi vorto kaj prognozi ĝian sorton.
Estas evidente, ke “gugli” ne estas la unua komunlingva formo,
kiu estas derivita de varmarko. Multaj homoj ne konscias,
ke kutimaj vortoj kiel “aspirino” (9OA), “gramofono” (2OA),
“magnetofono”, (9OA), “nilono” (8OA), “vazelino” (2OA)
kaj aliaj unue aperis kiel varmarkoj. [OA = Oficiala
Aldono al la Fundamenta Vortaro.] Ni tamen atentigas,
ke ekzistas lingvoj kaj landoj, en kiuj la uzado de la serĉilo
de la kompanio Google ne atingis same superregan nivelon
kiel en Svedujo kaj landoj anglalingvaj. Tial la verbo
derivita de tiu varmarko ne havas tian internaciecon,
kiel ĝiaj uzantoj verŝajne supozas.
En certaj kondiĉoj kompanio povas perdi varmarkon,
se tiu definitive iĝas komunlingva vorto sen evidenta ligo
al la origina varmarko. Estas klare, ke la kompanio
Google volas eviti tion.
Inter ni ne estas fakulo pri patenta juro, tamen vi mem
povas facile trovi pliajn informojn pri la juraj aspektoj
de tiu ĉi problemo per facila interreta serĉado.
Vidu, ekzemple, enkondukan klarigon en Vikipedio pri
komunlingviĝo de varmarkoj, havebla hodiaŭ en 18 lingvoj
(inkluzive la svedan, sed – dume – ne en Esperanto):
[http://en.wikipedia.org/wiki/Generic_trademark].
Laŭ mi, uzi la formon “gugli”, kiam temas pri iu ajn
interreta serĉo estas evitinde: mian senton de justo
ofendas tia senpaga reklamado de riĉega profitcela
entrepreno. Estas ironie, ke tiu ĉi vidpunkto
(malsamkiale!) konformas kun tio, kion petas Google!
Ĉu ni timu, ke Google laŭte protestos kontraŭ iaj specoj
de uzado de la vortoj “gugli” aŭ “neguglebla” en Esperanto?
Respondi tiun ĉi demandon estas ekster la senpera
kompetento de la Konsultejo. Tamen, se tio okazus,
same kiel la uzado de la vorto “gugli” (kun la ĝenerala
signifo “interreta serĉo”) estas esence senpaga reklamo
de tiu firmao, ĝiaj laŭtaj protestoj kontraŭ uzado de
Esperantaj vortoj eble altirus plian atenton al la internacia
lingvo kaj al la internacilingvaj problemoj ĝenerale.
Ĉu ni lamentu pri tio?
Amike,
-Aleksandro
—–
Alexander Shlafer
Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto