El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"
(Redakta revizio de Aprilo 1988)
La Akademio de Esperanto -- mallonge indikota per la vorto Akademio -- estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.
La Akademio transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa "Lingva Komitato" kaj de ĝia "Akademio", kaj daŭrigas la taskojn de tiuj Lingvaj Institucioj.
La Akademio esploras ĉiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton. Ĝi verkas vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ĝi verkas teknikajn terminarojn, aŭ kontrolas kaj aprobas tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj aŭtoroj. Ĝi revizias aperintajn verkojn kaj kritikas ilin el lingva vidpunkto. Ĝi povas doni premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj.
La Akademio defendas Esperanton kontraŭ konkurencaj sistemoj de lingvo internacia.
La nombro de la Akademianoj estu principe 45.
La Akademianoj konservas sian postenon dum 9 jaroj; ili estas reelekteblaj.
Ĉiun trian jaron unu triono de la membroj estas submetata al rebaloto. Por la tabelo de tiuj balotoj la membroj estas dividitaj en tri Grupoj laŭ siaj jaroj de eliro.
Se unu aŭ pluraj postenoj fariĝas vakantaj inter du regulaj elektoj, la elekto por ties plenigo okazos ĉe la sekvanta regula elekto: en tiu baloto, estos unue provizataj la 15 postenoj de la Grupo submetita al elektado; poste la vakantaj postenoj estos atribuataj al la elektitoj ricevintaj malpli da voĉoj ol la 15 unuaj; se estas vakantaj postenoj en du Grupoj, oni krome zorgos, ke kandidato ricevinta pli altan nombron da voĉoj estu elektita al la pli longa periodo da membreco.
Povas fariĝi Korespondantoj de la Akademio eminentaj personoj, kies okupoj aŭ funkcioj ne permesas al ili regule partopreni en la laboroj de la Akademio, sed kiuj deziras doni al ĝi la apogon de sia nomo. La Korespondantoj ricevas ĉiujn akademiajn dokumentojn kaj povas eventuale esti konsultitaj pri lingva demando rilata al ilia specialeco. Ili ne havas voĉdonrajton.
Por fariĝi kandidato por la Akademio, esperantisto devas esti proponita de almenaŭ 5 Akademianoj, kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn. Tiu regulo ne aplikiĝas al la Akademianoj, kiuj ĵus finis sian periodon de aktiveco: ili estas aŭtomate prezentataj al reelekto, krom se ili tion rifuzas.
Antaŭ ol submeti kandidaton al baloto, la Prezidanto demandas lin pri lia aĝo, ricevita scienca kaj faka instruo, profesia kariero, scio de naciaj lingvoj, Esperanto-agado -- aparto pri publikigaĵoj en kaj pri Esperanto -- fideleco al la Fundamento de Esperanto, kaj konsento konstante kunlabori en la Akademio. La Prezidanto, se la ĝisnunaj verkoj de la kandidato ne igas tion superflua, ankaŭ petas la opinion pri li de la Nacia Asocio aŭ de alia kompetenta institucio en la lando aŭ regiono, al kiu la kandidato apartenas. La Prezidanto komunikas al la elektontoj la ricevitajn respondojn de kaj pri la kandidato.
Kiel membroj de la Akademio estas elekteblaj la esperantistoj, kies kapabloj kaj agado sur la tereno de la Lingvo Internacia garantias ilian kompetentan partoprenon en la laboroj de la Akademio, t.e. ĉefe:
-- la sendiskute rekonitaj esperantologoj;
-- la eminentaj pedagogoj aŭ leksikologoj, kiuj per siaj laboroj grave helpis al la instruado de Esperanto;
-- la aŭtoroj, kies Esperantaj verkoj, originalaj aŭ tradukitaj, efektive kontribuis sur la beletra, teknika aŭ scienca kampoj al la kultura riĉiĝo de nia lingvo.
La membreco de la Akademio ne estas honora titolo, sed ĝi postulas fidelan kaj konsciencan partoprenon en la laboroj de la Akademio.
La membroj de la Akademio estas elektataj de la Akademio mem per absoluta plimulto de la voĉdonantoj. Se devas okazi rebaloto, ĉar ne sufiĉe da kandidatoj ricevis la absolutan plimulton, en tiu rebaloto la relativa plimulto decidas. En okazo de nombroegaleco de la voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon.
Membroj de la Akademio povas esti eksigataj:
a) se ili kvarfoje sinsekve ne respondis leterojn aŭ cirkulerojn de la Prezidanto, de la Estraro aŭ la Direktoro de la Sekcio, al kiu ili apartenas;
b) se ili ne partoprenas en la voĉdonoj aŭ alimaniere klare montras sian nekapablecon aŭ indiferentecon por la plenumo de sia ofico;
c) se ili agis publike aŭ kaŝe kontraŭ Esperanto ĝenerale aŭ kontraŭ la Akademio aparte.
Pri eventuala eksigo la Akademio decidas, se eble post esploro de la klarigoj de la interesato, per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, se almenaŭ du trionoj de la membroj voĉdonis, alie per absoluta plimulto de ĉiuj membroj. En okazo de nombroegaleco de la voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon.
La Estraro de la Akademio konsistas el:
-- la Prezidanto de la Akademio;
-- unu aŭ du Vicprezidantoj;
-- la Ĝenerala Sekretario-Kasisto, se eble salajrata.
Cetere la oficoj de la Estraranoj estas sensalajraj, sed la Estraranoj havas rajton je kompenso por necesaj elspezoj.
En la Akademio estas organizataj Sekcioj, kiuj studos la demandojn rilatajn al la specialaj lingvaj fakoj: gramatiko, ĝenerala vortaro, teknikaj vortaroj, literaturo k.a. La Sekcioj povas esti kreataj laŭbezone kaj ilia nombro ne estas limigita.
Ĉiu Sekcio estas gvidata de Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aliĝi al unu aŭ pluraj Sekcioj, por kiuj li sentas sin speciale kompetenta aŭ al kiuj li volas prefere dediĉi siajn fortojn.
Komisiono estas tia organo de la Akademio, kiu plenumas aliajn taskojn ol la lingvaj. Ĝi respondecas antaŭ la Estraro. La Pleno aprobas la celon kaj funkciadon de difinita Komisiono kaj konfirmas la membrojn proponitajn de la Direktoro. Specialaj raportoj de la Komisiono informas la Plenon pri ĝia agado. Direktoro de la Komisiono povas inviti al kunlaboro specialistojn eĉ el ekster la Akademio.
La membroj de la Estraro kaj la Direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj estas elektataj de la Akademio por tri jaroj. Tiuj elektoj okazas ĉiun trian jaron tuj post la elekto de la triono de la Akademio. La elirantaj Estraranoj estas reelekteblaj. En okazo de intertempe vakanta loko en la Estraro la Prezidanto aŭ Vicprezidanto tuj okazigas elekton. La intertempe elektita Estrarano estas submetata al rebaloto ĉe la fino de la kuranta trijara periodo. Tio sama validas por la Direktoroj.
La Akademio povas starigi oficialajn rilatojn kun organizoj eksteraj, i.a. kun fakaj komisionoj de specialistoj kaj kun naciaj Esperanto-Institutoj, se tiuj rekonas ĝian lingvan aŭtoritaton kaj devigas sin submeti al ĝia kontrolo la rezultojn de siaj laboroj.
La Akademio devas esplori demandojn prezentitajn al ĝi de unu el la sekvantaj instancoj:
a) La Prezidanto aŭ la Estraro;
b) La Direktoro de unu el la Sekcioj aŭ Komisionoj;
c) almenaŭ 5 Akademianoj.
La Akademio povas ankaŭ esplori demandojn prezentitajn al ĝi de iu esperantista organizaĵo, de unuopa persono aŭ de grupo de personoj.
Se iu lingva demando apartenas al la laborkampo de iu Sekcio, la Direktoro de tiu Sekcio, konsultinte ties membrojn, ellaboras raporton, pri kiu voĉdonas la Akademio. Se ne ĉiuj Sekcianoj samopinias, la raporto prezentu la diversajn vidpunktojn, kaj, post ĝia komunikado al la Akademianoj, la Estraro lasu almenaŭ dumonatan intertempon por la diskutado, antaŭ ol voĉdonigi la Akademion pri la konkludoj de la raporto.
Pri ĉiu studita demando la Akademio prenas decidon. La decidoj povas esti nuraj rekomendoj aŭ malrekomendoj, aŭ definitivaj aproboj aŭ malaproboj.
La Akademio solvas la al ĝi submetitajn lingvajn demandojn laŭ la principoj de la "Fundamento de Esperanto". Pri ĉiuj demandoj rilataj al lingvouzo ĝi decidas per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, se almenaŭ du trionoj de la membroj voĉdonis, alie per absoluta plimulto de ĉiuj membroj. Se temas pri enkonduko de lingva novaĵo aŭ pri ŝanĝoj de pli fruaj decidoj de la Akademio aŭ de la Lingva Komitato, la aprobo de almenaŭ du trionoj de ĉiuj membroj estas necesa. En okazo de nombroegaleco de la voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon. Se laŭ la supraj kondiĉoj decido ne povas esti atingata, la demando estas submetata al nova voĉdono.
Por diskonigi siajn laborojn kaj decidojn la Akademio publikigas "Oficialajn Informojn de la Akademio de Esperanto" en formo de cirkuleroj sendataj al la Akademianoj kaj al la esperantistaj gazetoj, kiuj deklaris, ke ili konsentas represi ilin.
Laŭbezone kaj laŭ la financaj rimedoj la Akademio povas ankaŭ publikigi presitan kajeron kun la titolo "Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto".
La Akademio trovas siajn financajn fontojn en subvencioj de la Universala Esperanto-Asocio kaj de aliaj esperantistaj organizaĵoj, kiuj volas subteni ĝian laboron, kaj en donacoj de esperantistoj.
Ĉiujare la kontoj de la Akademio estas publikigataj en la Jarlibro de la Universala Esperanto-Asocio.
Proponi ŝanĝon en la Statuto povas ĉiu Akademiano, kaj tiu propono devas esti submetita al voĉdono, se almenaŭ 4 aliaj Akademianoj ĝin apogas.
Pri propono por ŝanĝo en la Statuto decidas la Akademio post raporto de la Estraro. Por esti akceptita, tia propono bezonas la aprobon de minimume du trionoj de la membroj de la Akademio.