La Akademio enhavas Sekciojn, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj ne estas fiksitaj, sed estas kreataj laŭbezone. Ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ sia intereso.
Nun (en Septembro 2007) ekzistas la jenaj Sekcioj:
| Sekcio | Direktoro |
|---|---|
| Faka Lingvo | Marc Bavant |
| Gramatiko | Jouko Lindstedt |
| Ĝenerala Vortaro | Bertilo Wennergren |
| Konsultejo de la Akademio de Esperanto | Boris Kolker |
| Literaturo | Humphrey Tonkin |
| Prononco | Probal Das Gupta |
| Kontrolado de lerniloj | Marc Bavant |
La Akademio ankaŭ havas Komisionojn, kiuj plenumas diversajn ne-lingvajn taskojn. Ĉiu Komisiono estas gvidata de Direktoro.
Nun (en Septembro 2007) ekzistas la jenaj Komisionoj:
| Komisiono | Direktoro |
|---|---|
| Historio de la Akademio de Esperanto | Carlo Minnaja |