AKADEMIO DE ESPERANTO

Tiu ĉi dokumento kiel PDF-dosiero

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 12 - 2009 05 04

Listo de Rekomendataj Landnomoj

En 1989 la Akademio de Esperanto publikigis dokumenton kun la nomo Listo de Normaj Landnomoj (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 9). Tiu ĉi Listo de Rekomendataj Landnomoj estas ĝisdatigita kaj reviziita versio de tiu dokumento. Tiu ĉi nova versio anstataŭas la malnovan.

Same kiel la malnova versio, tiu ĉi listo ne estas deviga. Ĝi estas rekomendo. Sed ĝi enhavas kelkajn nomojn kun landaj aŭ popolaj radikoj oficialaj aŭ eĉ Fundamentaj. Pri tiuj nomoj oni atentu speciale.

La Listo de Rekomendataj Landnomoj ne konsistigas oficialigon de landnomoj aŭ popolnomoj. La Akademio povas je bezono revizii kaj ĝisdatigi la liston.

La Direktoro de la Sekcio
pri la Ĝenerala Vortaro,
Bertilo Wennergren

Tiu ĉi Listo de Rekomendataj Landnomoj estis aprobita de la Akademio en Marto 2009. Vidu la Oficialajn Informojn Numero 11 - 2009 04 15.

Bv. noti, ke sendependeco de lando ne estis kriterio por enmeti landon en tiun ĉi dokumenton. La listo enhavas ĉiujn nomojn de membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj aldone ankaŭ la nomojn de kelkaj aliaj landoj, sed tio nenion diras pri la eventuala sendependeco de tiuj landoj. Fakte pluraj el la landoj, kiuj aperas en la listo, ne estas sendependaj, ekzemple Siberio kaj Anglujo, sed pri tiaj demandoj la Akademio de Esperanto ne alprenas starpunkton.

La Estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro.

[Pliaj landnomaj dokumentoj de la Akademio]

Du nomkategorioj

La landnomoj en Esperanto apartenas al du kategorioj: landobazaj nomoj kaj gentobazaj nomoj:

Landobazaj nomoj

La unua kategorio estas tiu de la landobazaj nomoj. En tiaj nomoj ordinare la radiko havas landan signifon, kaj oni uzas la sufikson AN por formi nomon de la landanoj. Ekzemple:

Iuj landobazaj nomoj estas kunmetaĵoj aŭ plurvortaĵoj. La baza radiko tamen ne nomas genton. Ekzemple:

En iaj okazoj la nomo estas tiel longa aŭ kompleksa, ke oni apenaŭ povas uzi AN kiel sufikson. Tiam oni devas anstataŭe uzi esprimon kun la vorto anoj, aŭ kun loĝantoj aŭ simila vorto:

Kelkaj landobazaj nomoj finiĝas je ...lando. Tiam ordinare -land- estas parto de la radiko:

En iaj okazoj tamen temas pri kunmetaĵo kun la Esperanta radiko LAND, sed la elemento antaŭ LAND ne estas nomo de gento:

La kategorio de landobazaj nomoj entenas la grandan plimulton de la landnomoj en Esperanto.

Gentobazaj nomoj

La dua kategorio, la gentobazaj nomoj, koncernas nur malplimulton da landnomoj. (Landoj kun gentobazaj nomoj troviĝas precipe en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio kaj Afriko.) En tiu kategorio la baza radiko nomas genton aŭ popolon. Oni ordinare formas la nomon de la lando per la Fundamenta sufikso UJ aŭ per la neoficiala sufikso I. Ekzemple:

En kelkaj gentobazaj nomoj oni uzas la radikon LAND anstataŭ UJ/I, pro internacieco aŭ Esperanta tradicio:

Sed kompreneble oni povas ankaŭ en tiaj okazoj uzi UJ/I: Polujo/Polio, Svisujo/Svisio. En la ĉi-postaj listoj de rekomendataj landnomoj, la Akademio prezentas ses gentobazajn nomojn kun LAND anstataŭ UJ/I, ĉar la formoj kun LAND estas pli kutimaj por tiuj nomoj. Sed la Akademio neniel kontraŭas la respondajn formojn kun UJ/I. Inverse ankaŭ eblas ĉe tiuj landoj, por kiuj la Akademio rekomendas formon kun UJ/I, anstataŭe uzi formojn kun LAND (Danlando, Anglolando k.s.). Sed ĝenerale estas preferinde uzi LAND tiamaniere nur kiam la rezulta formo havas Esperantan tradicion.

Por paroli pri la loĝantoj de lando kun gentobaza nomo, oni ordinare uzas la simplan popolvorton: francoj, japanoj, poloj, svisoj k.t.p. Sed kompreneble oni ankaŭ povas uzi la sufikson AN: francujanoj/francianoj, japanujanoj/japanianoj, pollandanoj, svislandanoj k.t.p. Se oni uzas AN ĉe tiaj landnomoj, tiam oni memoru, ke oni devas aldoni AN al la landnomo, ne al la popolnomo: francujanoj/francianoj (ne “francanoj”); pollandanoj (ne “polanoj”).

Rekomendoj pri Landnomoj

  1. Pro respekto al la tradicio, kaj en pacema spirito, ni deklaros, ke landnomo estas taŭga, se ĉiuj aŭ la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon.

  2. En okazo de konflikto inter du aŭ pluraj formoj por unu sama landnomo aŭ ankaŭ inter la uzo de kategorio aŭ la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.

  3. La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io - Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o - Nederland-anoj.

  4. Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.

(Senŝanĝe el Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4, 1985.)

Pluraj el la ŝanĝoj en tiu ĉi revizio konsistigas aplikadon de la unua kaj plej grava el la ĉi-antaŭaj kvar principoj, kun speciala atento al la nuna lingvouzo.

Landnomoj rekomendataj de la Akademio de Esperanto

La ĉi-postaj listoj enhavas ĉiujn nunajn landojn, kiuj estas membroj de UN, kaj ankoraŭ kelkajn pliajn landojn (inkluzive de tri landoj, kiuj malaperis aŭ disiĝis post 1989).

Mallongigoj:

FdE
la radiko aperas en la Fundamento de Esperanto
8OA
la (popola aŭ landnoma) radiko estis oficialigita en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
9OA
la (popola aŭ landnoma) radiko estis oficialigita en la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
*
la nomo estas gentobaza
AA
dulitera internacia landokodaĵo laŭ ISO-3166 (se tia kodaĵo ekzistas)

Afriko8OA

Alĝerio8OA DZ; Angolo AO; Benino BJ; Bocvano BW; Burkino BF; Burundo BI; Centr-Afriko CF; Ĉado TD; Ebur-Bordo CI; Egiptujo/Egiptio* EG; Ekvatora Gvineo8OA GQ; Eritreo ER; Etiopujo/Etiopio*8OA ET; Gabono GA; Gambio GM; Ganao GH; Gvineo8OA GN; Gvineo-Bisaŭo8OA GW; Ĝibutio DJ; Kaboverdo CV; Kameruno CM; Kenjo KE; Komoroj KM; Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinŝasa) CD; Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila) CG; Lesoto LS; Liberio8OA LR; Libio8OA LY; Madagaskaro MG; Malavio MW; Malio ML; Maroko8OA MA; Maŭricio MU; Maŭritanio MR; Mozambiko MZ; Namibio NA; Niĝerio NG; Niĝero NE; Ruando RW; Santomeo kaj Principeo ST; Sejŝeloj SC; Senegalo SN; Sieraleono SL; Somalujo/Somalio* SO; Sud-Afriko ZA; Sudano8OA SD; Svazilando* SZ; Tanzanio TZ; Togolando TG; Tunizio8OA TN; Ugando UG; Zambio ZM; Zimbabvo ZW.

Ameriko8OA

Antigvo kaj Barbudo AG; Argentino AR; Bahamoj BS; Barbado BB; Belizo BZ; Bolivio8OA BO; Brazilo8OA BR; Ĉilio CL; Dominika Respubliko DO; Dominiko DM; Ekvadoro8OA EC; Grenado GD; Gronlando GL; Gujano GY; Gvatemalo8OA GT; Haitio HT; Honduro HN; Jamajko JM; Kanado8OA CA; Kolombio CO; Kostariko8OA CR; Kubo8OA CU; Meksiko8OA MX; Nikaragvo8OA NI; Panamo8OA PA; Paragvajo8OA PY; Peruo8OA PE; Salvadoro SV; Sankta Kristoforo kaj Neviso KN; Sankta Lucio LC; Sankta Vincento kaj Grenadinoj VC; Surinamo SR; Trinidado kaj Tobago TT; Urugvajo8OA UY; Usono9OA US; Venezuelo8OA VE.

Azio8OA

Afganujo/Afganio* AF; Armenujo/Armenio*8OA AM; Azerbajĝano AZ; Bangladeŝo BD; Barato (= Hindujo/Hindio*) IN; Barejno BH; Birmo8OA MM; Brunejo BN; Butano BT; Ĉinujo/Ĉinio*9OA CN; Filipinoj PH; Hindujo/Hindio* (= Barato) IN; Indonezio ID; Irako8OA IQ; Irano8OA IR; Israelo9OA IL; Japanujo/Japanio*9OA JP; Jemeno YE; Jordanio JO; Kamboĝo KH; Kartvelujo/Kartvelio* GE; Kataro QA; Kazaĥujo/Kazaĥio* KZ; Kirgizujo/Kirgizio* KG; Kuvajto KW; Laoso LA; Libano8OA LB; Malajzio MY; Maldivoj MV; Mongolujo/Mongolio* MN; Nepalo NP; Nord-Koreujo/Nord-Koreio* KP; Omano OM; Orienta Timoro TL; Pakistano8OA PK; Rusujo/Rusio*FdE RU; Sauda Arabujo/Sauda Arabio*8OA SA; Siberio; Singapuro SG; Sirio8OA SY; Srilanko LK; Sud-Koreujo/Sud-Koreio* KR; Taĝikujo/Taĝikio* TJ; Tajlando* TH; Tajvano TW; Turkmenujo/Turkmenio* TM; Turkujo/Turkio*FdE TR; Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj AE; Uzbekujo/Uzbekio* UZ; Vjetnamujo/Vjetnamio* VN.

EŭropoFdE

Albanujo/Albanio*8OA AL; Andoro AD; Anglujo/Anglio*FdE; Aŭstrujo/Aŭstrio* AT; Belgujo/Belgio*8OA BE; Belorusujo/Belorusio* BY; Bosnujo/Bosnio* kaj Hercegovino BA; Britujo/Britio*9OA GB; Bulgarujo/Bulgario*8OA BG; Ĉeĥujo/Ĉeĥio* CZ; Danujo/Danio*8OA DK; Estonujo/Estonio*8OA EE; Finnlando* FI; Francujo/Francio*FdE FR; Germanujo/Germanio*FdE DE; Grekujo/Grekio*8OA GR; Hispanujo/Hispanio*FdE ES; Hungarujo/Hungario*8OA HU; Irlando8OA IE; Islando8OA IS; Italujo/Italio*8OA IT; Kipro CY; Kosovo; Kroatujo/Kroatio* HR; Latvujo/Latvio*8OA LV; Liĥtenŝtejno LI; Litovujo/Litovio* LT; Luksemburgo LU; Makedonujo/Makedonio* MK; Malto MT; Moldavujo/Moldavio* MD; Monako MC; Montenegro ME; Nederlando8OA NL; Norvegujo/Norvegio*8OA NO; Pollando* PL; Portugalujo/Portugalio* PT; Rumanujo/Rumanio*8OA RO; Rusujo/Rusio*FdE RU; Sanmarino SM; Serbujo/Serbio* RS; Skotlando*; Slovakujo/Slovakio* SK; Slovenujo/Slovenio* SI; Svedujo/Svedio*8OA SE; Svislando* CH; Turkujo/Turkio*FdE TR; Ukrainujo/Ukrainio* UA; Vatikano VA.

Oceanio

Aŭstralio8OA AU; Fiĝio FJ; Kiribato KI; Marŝaloj MH; Mikronezio FM; Nauro NR; Nov-Zelando NZ; Palaŭo PW; Papuo-Nov-Gvineo PG; Salomonoj SB; Samoo WS; Tongo TO; Tuvalo TV; Vanuatuo VU.

Eksaj landoj

Ĉeĥoslovakujo/Ĉeĥoslovakio* (Eŭropo); Jugoslavujo/Jugoslavio* (Eŭropo); Sovetio, Sovet-Unio (Eŭropo/Azio).

La tuta mondo

Afganujo/Afganio* AF; Albanujo/Albanio*8OA AL; Alĝerio8OA DZ; Andoro AD; Anglujo/Anglio*FdE; Angolo AO; Antigvo kaj Barbudo AG; Argentino AR; Armenujo/Armenio*8OA AM; Aŭstralio8OA AU; Aŭstrujo/Aŭstrio* AT; Azerbajĝano AZ; Bahamoj BS; Bangladeŝo BD; Barato (= Hindujo/Hindio*) IN; Barbado BB; Barejno BH; Belgujo/Belgio*8OA BE; Belizo BZ; Belorusujo/Belorusio* BY; Benino BJ; Birmo8OA MM; Bocvano BW; Bolivio8OA BO; Bosnujo/Bosnio* kaj Hercegovino BA; Brazilo8OA BR; Britujo/Britio*9OA GB; Brunejo BN; Bulgarujo/Bulgario*8OA BG; Burkino BF; Burundo BI; Butano BT; Centr-Afriko CF; Ĉado TD; Ĉeĥoslovakujo/Ĉeĥoslovakio*; Ĉeĥujo/Ĉeĥio* CZ; Ĉilio CL; Ĉinujo/Ĉinio*9OA CN; Danujo/Danio*8OA DK; Dominika Respubliko DO; Dominiko DM; Ebur-Bordo CI; Egiptujo/Egiptio* EG; Ekvadoro8OA EC; Ekvatora Gvineo8OA GQ; Eritreo ER; Estonujo/Estonio*8OA EE; Etiopujo/Etiopio*8OA ET; Fiĝio FJ; Filipinoj PH; Finnlando* FI; Francujo/Francio*FdE FR; Gabono GA; Gambio GM; Ganao GH; Germanujo/Germanio*FdE DE; Grekujo/Grekio*8OA GR; Grenado GD; Gronlando GL; Gujano GY; Gvatemalo8OA GT; Gvineo8OA GN; Gvineo-Bisaŭo8OA GW; Ĝibutio DJ; Haitio HT; Hindujo/Hindio* (= Barato) IN; Hispanujo/Hispanio*FdE ES; Honduro HN; Hungarujo/Hungario*8OA HU; Indonezio ID; Irako8OA IQ; Irano8OA IR; Irlando8OA IE; Islando8OA IS; Israelo9OA IL; Italujo/Italio*8OA IT; Jamajko JM; Japanujo/Japanio*9OA JP; Jemeno YE; Jordanio JO; Jugoslavujo/Jugoslavio*; Kaboverdo CV; Kamboĝo KH; Kameruno CM; Kanado8OA CA; Kartvelujo/Kartvelio* GE; Kataro QA; Kazaĥujo/Kazaĥio* KZ; Kenjo KE; Kipro CY; Kirgizujo/Kirgizio* KG; Kiribato KI; Kolombio CO; Komoroj KM; Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinŝasa) CD; Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila) CG; Kosovo; Kostariko8OA CR; Kroatujo/Kroatio* HR; Kubo8OA CU; Kuvajto KW; Laoso LA; Latvujo/Latvio*8OA LV; Lesoto LS; Libano8OA LB; Liberio8OA LR; Libio8OA LY; Liĥtenŝtejno LI; Litovujo/Litovio* LT; Luksemburgo LU; Madagaskaro MG; Makedonujo/Makedonio* MK; Malajzio MY; Malavio MW; Maldivoj MV; Malio ML; Malto MT; Maroko8OA MA; Marŝaloj MH; Maŭricio MU; Maŭritanio MR; Meksiko8OA MX; Mikronezio FM; Moldavujo/Moldavio* MD; Monako MC; Mongolujo/Mongolio* MN; Montenegro ME; Mozambiko MZ; Namibio NA; Nauro NR; Nederlando8OA NL; Nepalo NP; Niĝerio NG; Niĝero NE; Nikaragvo8OA NI; Nord-Koreujo/Nord-Koreio* KP; Norvegujo/Norvegio*8OA NO; Nov-Zelando NZ; Omano OM; Orienta Timoro TL; Pakistano8OA PK; Palaŭo PW; Panamo8OA PA; Papuo-Nov-Gvineo PG; Paragvajo8OA PY; Peruo8OA PE; Pollando* PL; Portugalujo/Portugalio* PT; Ruando RW; Rumanujo/Rumanio*8OA RO; Rusujo/Rusio*FdE RU; Salomonoj SB; Salvadoro SV; Samoo WS; Sankta Kristoforo kaj Neviso KN; Sankta Lucio LC; Sankta Vincento kaj Grenadinoj VC; Sanmarino SM; Santomeo kaj Principeo ST; Sauda Arabujo/Sauda Arabio*8OA SA; Sejŝeloj SC; Senegalo SN; Serbujo/Serbio* RS; Siberio; Sieraleono SL; Singapuro SG; Sirio8OA SY; Skotlando*; Slovakujo/Slovakio* SK; Slovenujo/Slovenio* SI; Somalujo/Somalio* SO; Sovetio, Sovet-Unio; Srilanko LK; Sud-Afriko ZA; Sud-Koreujo/Sud-Koreio* KR; Sudano8OA SD; Surinamo SR; Svazilando* SZ; Svedujo/Svedio*8OA SE; Svislando* CH; Taĝikujo/Taĝikio* TJ; Tajlando* TH; Tajvano TW; Tanzanio TZ; Togolando TG; Tongo TO; Trinidado kaj Tobago TT; Tunizio8OA TN; Turkmenujo/Turkmenio* TM; Turkujo/Turkio*FdE TR; Tuvalo TV; Ugando UG; Ukrainujo/Ukrainio* UA; Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj AE; Urugvajo8OA UY; Usono9OA US; Uzbekujo/Uzbekio* UZ; Vanuatuo VU; Vatikano VA; Venezuelo8OA VE; Vjetnamujo/Vjetnamio* VN; Zambio ZM; Zimbabvo ZW.

Pri la karaktero de tiu I (uzata post popolvortoj anstataŭ UJ) ekzistas diversaj opinioj. Iuj rigardas ĝin kiel efektivan sufikson (kvankam neoficialan), dum aliaj preferas rigardi ĝin kiel eron de aparta landnoma radiko paralela kun la responda popolnoma radiko. Tiuj diversaj analizoj ĉiuokaze ne faras praktikan diferencon en la uzado de tiaj landnomoj kiel Francio, Rusio, Japanio kaj Ĉinio. En tiu ĉi dokumento la Akademio ne alprenas starpunkton pri tiu teoria demando.