AKADEMIO DE ESPERANTO

Akademia Vortaro

Klarigoj pri la Akademia Vortaro

jes ne
radikoj
prefiksoj
sufiksoj
memstaraj elementoj
liternomoj
finaĵoj
kunmetaĵoj

1 trovo:

Elemento Bazformo Statuso BRO Oficiala difino France Angle Germane Pole Ruse Hispane Itale Katalune Portugale
INSUL/ insul/o F BRO6: insulo

insul/o. Arab/a Du/on/insul/o. Duoninsulo en okcidenta Azio, nordoriente de Afriko, inter la Ruĝa Maro, la Araba Maro, la Omana Golfo kaj la Persa Golfo. Balkan/a Du/on/insul/o. Duoninsulo en sudorienta Eŭropo, inter Adriatiko, la Egea Maro, Mediteraneo kaj la Nigra Maro. Iber/a Du/on/insul/o. Duoninsulo en sudokcidenta Eŭropo, sude de Pireneoj. Ital/a Du/on/insul/o. Sudeŭropa mediteranea duoninsulo, sur kiu situas granda parto de Italujo, Sanmarino kaj Vatikano. Kaliforni/a Du/on/insul/o. Duoninsulo en nordokcidenta Meksiko, etendiĝanta sude de la usona landlimo, laŭlonge de Pacifiko. Kore/a Du/on/insul/o. Duoninsulo en orienta Azio, inter la Flava Maro kaj la Japana Maro. Havaj/a Insul/ar/o. Insularo en la norda parto de Polinezio, ĉirkaŭ 3650 kilometrojn okcidente de la nord‑amerika kontinento. Kajman/a Insul/ar/o. 1 Insularo sude de Kubo kaj nordoriente de Honduro, en Grandaj Antiloj. 2 Transmara teritorio de Britujo, en la okcidenta parto de la Kariba Maro, sur la Kajmana Insularo 1. Internacia landokodaĵo: KY.

île island Insel wyspa островъ